Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
3-a Ĉapitro
La misio de Jesuo.
Jesuo el Nazareto do estas tiu mondsavanto, kiu en sia ĉiutaga agmaniero fariĝis la plej eminenta praktikanto de la sankta spirito, per tio kompreneble ne estas dirite, ke la "reveno de Kristo" – t. e. estontaj mondsavantoj – fariĝos malpli grava. Sed la kristomisio, la mondsavado, staras en la nuna tempo antaŭ tute alia tasko ol tiam, kiam la torĉo de la sankta spirito estis denove bruligota sur la tero; pri tio mi traktos poste en ĉi tiu libreto.
      La tasko de la mondsavanto el Nazareto estis ĉefe tio: esti la modelo, laŭ kiu la tera homo povos en la ĉiutaga vivado fariĝi "di-homo". Alivorte, per la vivado de Jesuo estis montrite, kiamaniere ĉiu tera homo povas lerni akcepti sian sorton, lerni konvene sinteni al la surtere estiĝantaj malagrablaj situacioj, kiel malamikeco kaj maljusto, suferoj, zorgoj kaj alia malfeliĉo, kaj per tiuj travivaĵoj lerni venki la teruron de la morto, por fine fariĝi reganto super la vivo, kaj renaskiĝi en dia supertera beato.
      La misio de la mondsavanto Jesuo do ne estis nura teoria instruo, sed per sia propra vivado, sia agmaniero, li faris praktikan, fizikan elmontron de tia vivmaniero kun ĝiaj efikoj, kia estas al la tera homo tiom necesa. Kaj ĉar la alpreno de tiu kondutmaniero en la ĉiutaga praktika vivo estas necesa kondiĉo por la terhoma evoluo de besto al homo, de primitiva al beata ekzistado, de naivo ĝis la plej alta sciado, tial estas tiu menciita vivmaniero la sola vojo, laŭ kiu la tera homo povas saviĝi el la mallumo, liberiĝi de la suferoj, sperti la senmortecon kaj "unuecon kun la Patro".
      La kredo, ke la tasko de Jesuo estis mildigi koleran Dion, aŭ liberigi la homojn de la respondeco pri iliaj "pekoj" aŭ "krimoj", la kredo, ke la detruo de la korpo de Jesuo kaj la elverŝo de lia sango estis frandaĵo al Dio kaj tial de Li postulata, – tiu kredo povas origini nur el paganeca idearo, el naivo aŭ nescio, kaj krome ĝi ja suspekti de memorigas pri perverso, pri sadismo. Tamen tra jarcentoj milionoj da homoj vivis kun kredo je tia Dio; kaj tio ebliĝis pro la forta efiko de sugesto, kaj pro nescio pri la vera analizo de la mondsava ideo. Oni povas kompreni, ke tia kredo trovis vojon en primitivan barbaran konscion multe pli facile, ol tion povus fari la vera mondsava ideo: "Remetu vian glavon en ĝian ingon, ĉar ĉiu, kiu glavon prenas, per glavo pereos"; aŭ: "al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian". Tiu lasta ideo ja devis ŝajni komplete absurda al adeptoj de venĝo. Sed ideo pri kolera venĝavida dio, kiu senindulge postulistorturon kaj sangelverŝon al almenaŭ unu estulo, tia ideo ne tiom kontraŭis al la logika senso de primitivuloj kiom la ideo pri amo al tiu, de kiu oni estas atakata. Jarcentoj pasis, kaj torentoj da sango fluis sur la altaro de religio, antaŭ ol la mondo per okuloj, intelekto kaj prudento komencis konsideri la veran Dion de la Nazaretano, la Dion de amo. Tra jarcentoj la mondsavanto Jesuo estis senĉese krucumata en sia propra eklezio, en sia propra nomo, pro superstiĉo kaj paganeco sekvigantaj bruligon de "heresuloj" kaj "sorĉistinoj", devigon pri religio, dogmojn kaj netoleremon. Ĉi ĉio furiozis tra longa tempo, antaŭ ol ĝi povis komenci malfortiĝi, fariĝi pri dubata kaj malaperi.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.