Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
2-a Ĉapitro
La mondsavantoj, la Oriento kaj la Okcidento.
Sur la tero do ekestis grundo taŭga por la nova semo, ekevoluis impresiĝemo koncerne tiun parton de la dispirito, kiu rilatas al la lumo, kaj kiu tial povas esti nomata la "sankta spirito". Tamen la grundo ne estis homogena, la impresiĝemo estis alia en Oriento ol en Okcidento. Tial la "semado" devis okazi laŭ iom diversaj manieroj akomoditaj al la malsameco de psikoj, konscioj kaj evolustadioj.
      Ĉi tie estas oportune rimarkigi, ke antaŭ multaj jarmiloj ekzistis societo de estuloj iomgrade inicitaj, do estuloj al kiuj la "sankta spirito" iamaniere revelaciiĝis. Sed la societo ne ampleksis sufiĉe da individuoj; ĝi estis tro malforta por povi rezisti la ĉie regantan barbarecon, kiu tiam fakte estis la fundamenta pensklimato en stadio de kulmino. Tial la societo ne sukcesis plievolui, sed devis perei. Sed ĝi lasis post si grandiozajn memorsignojn neignoreblajn, en formo de piramidoj kaj sfinksoj, temploj kaj belartaj objektoj kaj tiel plu. Dum la pasintaj jarmiloj la dentoj de la tempo kompreneble detrue mordadis tiujn memorsignojn, sed tamen ankoraŭ hodiaŭ ili efikas kun impona majesto al rigardanto; kaj al okulte evoluinta estulo ili brilas kun ne miskomprenebla klaro de la "sankta spirito". Kaj ne nur materiaj objektoj restas post tiu prasocieto; ankaŭ el ĝia alta moralo kaj kulturo troviĝas "ruinoj". En tiuj spiritaj "ruinoj" vivis, de plurajn jarcentojn antaŭ nia tempokalkulo, la popoloj de la Oriento. Ĉe ili do ekzistas fragmentoj el la vera sankta spirito, kaj tial ilia sinteno, ilia impresiĝemo al la tiama nova mondimpulso, fariĝis iom alia ol tiu de la Okcidentaj popoloj, kiuj vivis en nura malhela elradiaĵo. La Orientaj popoloj povis akcepti la veron en pli ampleksa teoria formo, ili povis akcepti la instruon pri reenkarniĝo kaj senmorteco, kaj povis forrifuzi krudan fizikan avidon kaj sin dediĉi alia meditado. Sed la Okcidentaj popoloj posedis neniajn fragmentojn el la "sankta spirito". Ĉe ili ĉio estis barbareco, mallumo kaj murdmoralo. La konscio ĉe tiuj popoloj ne lasis sin ŝanĝi kaj konverti per nura teorio aŭ pro ekzemplo de estulo ne ĉiumaniere perfekta. Ĉe ili estis bezonata estulo, kiu povis praktiki la novan moralon laŭ ĝiaj plej severaj konsekvencoj, ne nur en plej subtilaj sed ankaŭ en plej vulgaraj kaj malfacilaj fizikaj okazoj. Al tiuj barbaraj individuoj do estis necese rigardadi ekzemplon, kiu montris centprocentan realigon de la nova moralo. Ili devis rigardi praktikanton de la nova moralo animitan de aŭtoritato de la "sankta spirito", praktikanton kiu eĉ antaŭ torturo kaj morto sentis nenian timon. Ili devis sperti estulon, kiu konsciis sian spiritan ekziston tiom, kiom la fizikan, estulon kiu en sia ĉiutaga aperado povis okazigi, ke lia nomita speco de konscio montru sin videbla realaĵo al neinicitaj estuloj. Nur sub tiaj kondiĉoj estis eble pensigi la krudajn barbarojn kaj malfermi iliajn okulojn pri la nova formo de grando kaj forto.
      Ĉar la popoloj do estis malegalaj laŭ religia sinteno, ankaŭ la "semantoj" senditaj al ili estis malegalaj; ĉiu semanto estis kvazaŭ agordita laŭ la koncerna popolo. La Oriento ricevis unuloke sian Budho, kies adeptoj nun estas la plej granda religia unuiĝo sur la tero, kaj aliloke sian Mahometo, kiu ankaŭ havas multnombrananaron. La Okcidento ricevis – kvankam nerekte – Kriston; lia adeptaro multe malsuperas laŭnombre la aliajn, sed kompense li estas perfekta modelo de tiu vivmaniero, pere de kiu ĉiuj teraj gentoj fine – benataj kaj "savataj" – atingos la "grandan naskiĝon", la konscion pri "senmorteco", aŭ la "beatan ekzistadon". Li estas la "semeto", kiu kreskante fariĝos granda arbo, kies branĉoj ĉirkaŭos la tutan terglobon kaj faros la mondon "regno de la ĉielo", aŭ"nova ĉielo kaj nova tero, en kiuj loĝas justeco".
      Pro tio ni traktos ĉi tie – kompreneble kun granda respekto kaj profunda estimo al la du unue menciitaj diaj mondsavantoj – tiun aŭtoron de la Kristanismo, kiu por la Okcidento estis la unua granda mondsavanto en la tempo de la hela elradiaĵo de la dia kreoprincipo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.