Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
16-a Ĉapitro
La vojo de la homaro tra mallumo en lumon.
La vojon al la lumo, montritan per la vivo kaj agoj de la difilo, oni do tiom superŝutis per ŝtonoj kaj baraĵoj de superstiĉo, ke ĝi perdis sian allogon por miloj da homoj, al kiuj superstiĉo estas neakceptebla. Sekve tiaj homoj rigardas kun malestimo ĉian fenomenon de religio; kredon al Dio ili konsideras naivaĵo. Sed pro tiu sinteno ili mem envolviĝas en la kancera histo de superstiĉo, ĉar nei Dion signifas nei fakton kaj nei la logikon, laŭ kiu maŝino ne povas konstrui sin mem, kaj vesto ne povas per si memestiĝi; nei Dion, la Kreinton, signifas kredi, ke malvivaj aĵoj kreas la vivajn anstataŭ inverse. Kaj tio estas superstiĉo, sur kiu neniu kulturo povas baziĝi kaj perfektiĝi aŭ resti libera demilitoj, krizoj kaj degenero kaj tiel plu. Do, la homaro povas saviĝi nur en harmonio kun la radioj de Golgota, kiuj mem ja elvibras: "Neniu venas al la Patro krom per mi".
      Ĉar la homaro konstruis sian kulturon surerara koncepto pri la mondsavanto kaj lia signifo, ĝi ankoraŭ ne "venis al la Patro". Ĝia kulturo estas subakviĝanta ŝipo. Oni ekstreme baraktas por teni ĝin flosanta, sed la difekto estas tro gravaj, la akvo torente enpenetras, "la finiĝo de la mondo" estas proksima, sed "pri la tago kaj la horo scias neniu". Sed tra timo, ekscitiĝo kaj krioj, tra la nigra nokto de sufero kaj malespero brilas ankoraŭ lumradio de Golgota, de la mondsavanto; ankoraŭ vibras en homaj oreloj lia lasta amplenasaluto kun la promeso: "Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo". La "averiuloj" povas fidi, ke malgraŭ ŝtormo, mallumo kaj furioza ondado ili estos kondukataj certe al la granda savo. Torento da radioj ĝuste nun penetras la malhelon de la nuboj; jam lumas kaj vibras nova granda impulso kosma, kiu kun transcenda brilo direktiĝas de ie en la centro de la galaksio rekte kontraŭ la terglobo. En ĝia lumo "vidiĝas" la "eterna Patro". La averiuloj, la homaro, forlasos savite la pereantan ŝipon. La tero baldaŭ lumos kun nova kulturo, "en kiu loĝas justeco". Ĉar antaŭ la lumo radianta el la vizaĝo de Dio la noktaj ombroj devas fuĝi.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.