Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
15-a Ĉapitro
La superstiĉo kaj la savo de la mondo.
Ni finis la priskribon de la granda diservo. La plej belan miraklon el la reala vivo ni ĉeestis, Ni rigardis manifeston de konscio tiom alta kaj pura, tiom amema kaj anĝeleca, ke ĝi fariĝis evangelio, revelacio, kaj fariĝis al la homaro vojo – montrita de Dio mem – for el doloro kaj malfeliĉo, el milito kaj torturo, el superstiĉo kaj malindeco, antaŭen al lumo kaj ĝojo, al noblo kaj feliĉego, al sublima estado en proksimo de Dio, al daŭra paco sur la tero.
      Sed, kiamaniere la homaro akceptis tiun subliman evangelion, tiun revelacion de amo?
      1900 jarojn poste, en nia tempo, ĝi ŝajnas al multaj homoj nur mistiko. – Sed ĉu ĝi fakte estas mistika, mirakla, kontraŭnatura? – Neprene! – Neniu afero povas esti pli natura kaj klara. Eble oni ĉi tie emas protesti koncerne la materiiĝojn, sed al tio oni povas diri, ke tiaj fenomenoj jam longe estas agnoskataj de altevoluintaj individuoj, kaj ke ili estas neataj nur de personoj, kiuj mem neniam ilin spertis. Al tiaj protestoj do mankas ĉia aŭtoritato, indiferente ĉu la protestanto eble estas profesoro aŭ doktoro kaj posedas altan pozicion. Sed ankaŭ se oni devas rekoni, ke inateriiĝoj – pro ilia ĝisnuna malofteco sur la tero – estas nepruveblaj al inateriisma intelektulo kaj al la granda plimulto de la homoj, tio ne malaltigas la pozicion de la mondsavanto, ĉar lia misio estis abunde plenumata per lia nura ĉiutaga agado, videbla kaj komprenebla al ĉiuj, kaj kulmine abunde ĝi plenumiĝis per la vortoj en lia plej profunda humiliĝo: "Patro, pardoni ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras". Se la plimulto akceptus kaj praktike sekvus la spiriton en tiuj vortoj, ĉi tio sufiĉus por savi la mondon. La kapablo de ordinara tera homo por juĝi pri materiiĝoj kaj pri la – per ili ebligita – "reviviĝo" estas same malgranda kiel tiu de boskulo por juĝi pri la atomteorio; sekve la supre nomitaj materiiĝoj ne povas esti la ĉefa afero en la mondsava agado; sed ili estas kvazaŭ sankta promeso, kies plenumon certe travivas ĉiu individuo kiel unu el ĉefaj rezultatoj el irado laŭ la piedsignoj de la mondsavanto. Ĉiu malagnosko de materiiĝoj, ĉiu diskuto pri ili, tial estas naiva, kaj ĝi atestas nur pri kompleta nescio. Sed tiu parto el la granda diservo, kiun fizikaj sentumoj kaj ordinara intelekto kapablas kompreni, estas la fizika agado de la mondsavanto. Kaj neniu alia evento en la historio okazis tiom malkaŝe kaj faris tiom neforgeseblan impreson sur la rigardanto kiom la Kristodramo. Verŝajne la nuna tera scienco asertas, ke la Kristodramo estas nehistoria, nescienca, ĉar mankas vera "pruvo" pri ĝia fakteco. Sed tiu aserto estas bazita sur nura fizika kaj tial neperfekta perceptopovo, kies sola agokampo estas pereema materio, kaj kiu estas senhelpa antaŭ la ideoj kaj valoroj malantaŭ la materiaj fenomenoj. La nuna materia scienco do povas analizi nur la pereemajn fenomenojn ĉe la granda diservo, sed ne la eternajn valorojn manifestitajn per ili. Ĉar pasis proksimume 2000 jaroj post tiam, kaj ĉar tia tempodaŭro estas ĝene longa "distanco"por fizika rigardo, estas kompreneble, ke oni nuntempe diskutadas, ĉu Jesuo havis bluajn aŭ brunajn okulojn, ĉu nigran aŭ ruĝan hararon, ĉu li estis naskita de virgulino aŭ ĉu Jozef estis lia patro, ĉu li estis ŝtonumata aŭ krucumata, ĉu oni inetis lin en tiun aŭ ĉi tiun tombon kaj tiel plu; aŭ oni – plej moderne – asertas, ke li neniam ekzistis. Oni bone komprenas, ke tiaj malvastaj, stumpigitaj aŭ naivaj ideoj akcelas superstiĉon. Verŝajne pri neniu alia homo estiĝis tiom da eraraj ideoj kiom pri Jesuo el Nazaret. Ĉiun distingilon oni atribuis al li, de triviala frenezetulo ĝis animo de la terglobo. Tre malbone efikas tiu lasta formo aŭ grado de superstiĉo, kiam oni ornamas ĝin per plumoj de sagaco nomante ĝin okultavero. Centoj da homoj lasas sin trompi de tia erara ideo pri grando. Pro tio ilia koncepto pri la mondsavanto iom post iom devias tiom de lia vera bildo, ke estus neeble al ili rekoni lin, se iun tagon li subite aperus "en karno kaj sango" antaŭ ili. La historio tiuokaze sin ripetus: la "unuaj" fariĝus la "lastaj" survoje kun li al la "paradizo".
      Sed alte super ĉiuj formoj de diskutoj kaj eraraj konceptoj, alte super la pereema materio lumas kaj brilas kiel nekontestebla fakto la radioj de Golgota, la eternaj vortoj pri "la vojo, la vero kaj la vivo"; kaj vivado en akordo kun ili estas saviĝo de la mondo.
      Tiuj vortoj estas nepre unusencaj kaj klaraj, ili enhavas neniom da mistiko. Ĉar mistiko kaj superstiĉo forte akcelas unu la alian kaj tiel malbonefikas kvazaŭ spirita kancero, la mondsavantoj penas eviti mistikon; ili ja estas lumfontoj. Tamen ofte okazas, ke mistiko aperas ĉirkaŭ mondsavanto, sed tion plej ofte kaŭzas primitivaj adeptoj, kiuj ne kapablas konceptilian veran grandecon, kaj kies nekulturita amo al la majstro kune kun ilia nebridita fantazio kreas groteskajn ideojn pri li. Senintence kaj ankaŭ nekonscie ili per tio tenas la mondsavanton "najlita al la kruco".
      Ĉar tiaj eraraj ideoj estas pli-malpli kontraŭnaturaj, ili kaŭzas indignon multloke kaj malpacon inter la diversaj adeptkolektiĝoj aŭ sektoj, nome kelkaj povas travidi la mistikajn elementojn, aliaj ne. Kaj tre ofte tiaj mistikaĵoj fornias nevenkeblajn barojn inter altintelektuloj kaj la mondsavanto, ĉar estas neeble al inteligenta homo kredi tion, kio al li ŝajnas evidente kontraŭnatura, eĉ kiam cetere al li mankas kapablo por koncepti la efektivan veron. Tiamaniere multaj homoj teniĝas for de la efektiva vero pri la mondsavanto kaj lia instruo; eĉ liaj propraj disĉiploj kaj pastroj ofte kaŭzas tion, kvankam certe nekonscie. Se oni rigardas la agmanieron de la plimulto de la teraj homoj en la lumo de la mondsava Golgota radio: "patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras", kaj komparas tiun agmanieron kun la maniero, laŭ kiu la mondsavanto praktike manifestis la ideon de la samaj vortoj, oni konstatas, ke la mondo ankoraŭ estas tre malproksima de saviĝo.
      Ĝuste la superstiĉo estas grandparte kulpa pri tio, ke la homaro ankoraŭ tiom malperfekte vivas en harmonio kun la diaj radioj de Golgota, kvankam ĝi dum preskaŭ du jarmiloj estas prilumata de ili. Superstiĉo kaŭzis, ke la ideon pri saviĝo oni iom post iom inklinis trakti en tute egoisma maniero, tiel ke oni ekhavis la iluzion, ke oni saviĝas nur petante pardonon pri eraroj kaj "pekoj". Saviĝo nur pro "graco de Dio" kaj "la sango de Jesuo" signifus interalie, ke oni liberiĝus de la postefikoj de eraroj kaj maljustaĵoj faritaj kontraŭ kunuloj. Pro la nomita iluzio oni fine tute ignoris la agmanieron de la mondsavanto opiniante, ke nur Jesuo mem aŭ ia dio povas ĝin praktiki, kaj ke ĝi treege superas la forton de tera homo. Sekve de tiu malespera iluzio oni opiniis bonfaron kaj sinceran serenan agadon senvalora kiel bazon por saviĝo. Oni fariĝis viktimoj de la kredo pri "saviĝo pro graco" kaj "pardono de pekoj", malgraŭ la emfazaj vortoj de la difilo: "Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili", – "Remetu vian glavon en ĝian ingon, ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos", – "Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion", – "Dio redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj", kaj tiel plu. Tiu kredo povis nur malfortigi kaj detrui la intereson de la individuo por perfektigi siajn agojn. Ĝi fariĝis "dormkuseno", sur kiu la intereso pri la vera rimedo por saviĝo endormiĝis, dormis jarcentojn kaj ankoraŭ grandparte dormas. Estas memkompreneble, ke mondkulturo konstruita sur tiom falsa koncepto pri la mondsavaj radioj de Golgota neniam estis kaj neniam fariĝos stabila kaj perfekta. Militoj kaj revolucioj, strikoj, lokaŭtoj kaj akcidentoj, senlaboreco kaj malriĉo, malsano kaj "krimoj" en seninterrompa vico sekvas neeviteble la nomitan "dormadon". Ili estas tributo pagenda de la homaro pro la fiiĝado for de la respondeco pri siaj mallumaj faroj. Ili estas malkaŝa admono de Dio al la homaro pri la fuŝa manipulo al la kulti tra direktilo. Ili estas aktuala viva atesto pri plena akordo inter la agmaniero de la difilo kaj "la vojo, la vero kaj la vivo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.