Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
14-a Ĉapitro
La sendito de Dio renkontas siajn amikojn kaj reiras al sia Patro.
La disĉiploj kaj amikoj de Jesuo do profunde malĝojis pro la perdo de la majstro. Tamen ili iom konsoliĝis memorante lian promeson, ke li releviĝos la trian tagon post la morto. Tiu, kiu pli ol la aliaj fidis lian promeson, kaj ĝoje atendis ĝian plenumiĝon, estis Maria Magdalena, unu el la disĉiploj, antaŭa prostituitino. Ŝin Jesuo iam savis per la saĝa kaj amplena juĝo: "Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon". Li, la amiko de "pekuloj" kaj suferantoj, savis ŝin de ŝtonumo, de krima kondamno deklarita de pekemaj homoj kontraŭ pekema kunulo. Tion ŝi neniam forgesis, ĉar kiam ŝiaj kondamnintoj iom post iom estis for, senpovigitaj pro la juĝo de Jesuo, kaj kiam soni sen ŝiaj oreloj la mildaj indulgaj vortoj: "Ankaŭ mi vin ne kondamnas", tiam ŝi subite vidis en Jesuo la "mondsavanton". Kaj fidela ŝi de tiam sekvis lin.
      Malĝoja, sed tamen kun ioma neklara espero, Maria iris frumatene post la sabato al la tombo. Sed al ŝi okazis tio, kio okazas al ĉiu post vivanto veninta al la tombo de mortinto: ŝi trovis la tombon malplena. La "mortintoj" ne estas en la tomboj, ili troviĝas en luma loko, en "antaŭkorto" de dia regno; ili estas en la "ĉielo". Do ankaŭ Jesuo ne estis en la tombo. Tamen li estis farinta escepton: en malgranda momento tiun matenon li montris sin ĉe la tombo, sed tio okazis nur por pruvi antaŭ la gardantoj de morto la nedetrueblecon de la vivo, la eternan ekziston de spirito. Kaj dum tiuj malmultaj sekundoj la tombo ne estis tombo, ĝi estis suno, blindiga lumego, ĝi estis pordo de la ĉielo, malfermita por lasi la senditon de Dio reiri en la fizikan mondon.
      Maria Magdalena estis la unua, kiun la mondsavanto renkontis post sia lumanta reveno tra la tombo en la materian mondon, pro sia malĝojo kaj pro seniluziiĝo ĉe la malplena tomboŝi komence tenis la okulojn mallevitaj; tial ŝi ne tuj rekonis la viron antaŭ si. Sed kiam ŝi aŭdis sian nomon "Maria" elparolata per la konata kaj amata voĉo, kiu jam antaŭe stampis profunde ŝian animon, ŝia rigardo flugis kiel fulmo al la reveninta savanto, kaj ŝi etendis manon por kapti kaj kisi randon de lia vesto. Ŝi ne sciis, kiom danĝera tia tuŝo estus: ŝi ne sciis, ke la korpo antaŭ ŝi ne estis la sama kiel la antaŭa konata korpo de Jesuo, sed kopio el tiu, kopiokonstruita el spirita materio kaj manifestata per la volo de la savanto; ŝi ankaŭ ne sciis, ke pro la ĵusa okazo ĉe la tombo tiu kopio ankoraŭ vibras tiom forte, ke al tera homo estas mortedanĝere tuŝi ĝin. Sed la majstro malhelpis la tuŝon kaj atentigis ŝin pri la danĝero. Li diris al ŝi, ke li ankoraŭ ne supreniris al sia Patro, la Patro de la homaro, al sia Dio, la Dio de la homaro, kaj ke li tial, dum ioma tempo, vivas en sfero, en kiu li povas igi sin videbla al materiaj okuloj. Li sciigis al ŝi, ke en loko, kiun li indikis, en Galileo, ĉiuj disĉiploj kaj amikoj havos okazon ankoraŭfoje vidi lin. Kaj Maria radiis pro ĝojo, kiam ŝi foriris por informi la "fratojn" pri la feliĉiga promeso. Poste Jesuo aperis al pluraj aliaj amikoj, antaŭ ol li fine renkontis ĉiujn kune.
      Iun vesperon ĉiuj sidis kune en la loko indikita de Jesuo. La pordo estis ŝlosita, ĉar ili timis la judojn. Tiam okazis, ke meze de la ejo estiĝis blanka lumeto; en ĝi formiĝis bluaj elementoj, kiuj iom post iom ekhavis pli precizajn konturojn. La ĉeestantoj streĉe rigardegis; kun neesprimebla ĝojo ili fine rekonis en la bluaj formaĵoj la trajtojn de Jesuo, kaj eĉ pli kreskis la ĝojo, kiam la lumo malaperis, kaj la amata staturo de ilia majstro restis inter ili, klare videbla kaj kun etenditaj brakoj kiel invitante alenbrakiĝo. Kaj ankaŭ lia voĉo sonis konata ali li: "Pacon al vi". Post tiu altspirita saluto Jesuo konvinkis ĉiujn, eĉ la plej dubantajn, pri sia fakta daŭra ekzisto. Li klarigis al ili sian mision, la signifon de sia suferado kaj sia morto, de siaj releviĝo kaj materiiĝoj. Li instigis ilin senĉese obei la grandan leĝon de la amo, kaj li ordonis, ke ili eliru por instrui ĉiujn popolojn kaj "ĉiujn kreitaĵojn" pri liaj vivo kaj agoj.
      Ankoraŭfoje Jesuo konsolis kaj kuraĝigis ilin; al multaj el ili li donis amajn konsilojn pri iliaj personaj aferoj kaj malfacilaĵoj. Kaj por la lasta fojo en la fizika sfero li premis al sia brusto ĉiun unuopan disĉiplon kaj amikon. Fine estiĝis denove la blanka lumo; ĝi kreskis kaj vibris kaj pli kaj pli ĉirkaŭis la majstron. La ĉeestantoj vidis la mondsavanton iom post iom unuiĝi kun tiu lumo kaj malaperi. La sendito de Dio reiris al sia Patro. Sed la blanka lumo portis lian lastan amplenan saluton super la tutan mondon, al urboj, landoj kaj kontinentoj, trans arbarojn, dezertojn kaj oceanojn, eĉ en la malproksiman estontecon ĝis nia tempo, en dometojn kaj fabrikojn, tra paco, tra milito kaj revolucioj – la saluton: "Jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.