Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
13-a Ĉapitro
La majstro kaj liaj disĉiploj.
La amikoj kaj disĉiploj de Jesuo troviĝis dise en Jerusalem kaj ĉirkaŭo kiel ŝafoj perdintaj sian paŝtiston. Ilin premis granda timo pri persekuto, kaj profunda malĝojo pro la sorto de la kara majstro. Sed amo kaj fidelo de mondsavanto estas grandaj; li neniam forgesas siajn disĉiplojn kaj helpantojn. Kiam disĉiploj vivas ĉiutage en ĉeesto kun la majstro, kiu sen ia ajn ceremoniaĵo rilatas al ili tute afable kaj kamaradece, povas okazi, ke kelkaj el ili forgesas lian spiritan superecon kaj perfekton, kaj pro nekompreno ne konsentas kun la majstro. Mondsavanto ja ne agas laŭ motivoj el la tera sfero, aŭ el momenta loka situacio; liaj agoj konsideras jarcentojn kaj jarmilojn. Tial dispono de la majstro povas foje al la disĉiploj ŝajni nelogika aŭ kontraŭa al ordinara saĝo kaj moralo, kvankam ĝi kompreneble plene akordas kun tiu dia plano pri la homaro, por kiun realigi la mondsavanto estas inicita, kaj kiu senkondiĉe devas realiĝi, eĉ se tio kostas perdon de amikoj, kaj kondukas al Golgota, al krucumiĝo.
      Disĉiploj, kiuj pro miopo ne povas sekvi la ĉioampleksan rigardon de la majstro, kaj forgesis kiu li estas, atentas en lia agado nur tion, ke ĝi ne ĉiam akordas kun la aktuala situacio, kaj tial ili kredas ĝin erara, kaj klopodas "konsili" la majstron, kaj ili eĉ foje indignas, se ili ne povas akcepti la "konsilon" kaj plenumi iliajn vantajn dezirojn. Sed mondsavanto ne venas por esti instruata de siaj disĉiploj; koncerne lin validas la okulta leĝo: "Kiam lernanto parolas, silentas la majstro", pli efike ol koncerne kiun ajn alian. Kaj disĉiploj, kiaj la priparolitaj, estas – kvankam ne konsciante tion – glitantaj for el la spirita ĉeesto kun la majstro, malgraŭ fizika proksimo al li. Ilia "bildo de la majstro" malklariĝas pli kaj pli, ĉar ili estas ĉefe okupataj pri siaj neplenumitaj esperoj, pri ŝajne eraraj agoj de la majstro. Finfine ili ne plu vidas "majstron", sed – same kiel la granda pli multo – nur ordinaran, laŭvide "neperfektan" teran homon. Tiaj disĉiploj kompreneble ĝenas kaj malhelpas la mision de mondsavanto, kaj tial li devas rifuzi ilian altrudan fervoron, ĉar nur sian propran dian inspiron li povas sekvi irante la vojon jam destinitan ĉe lia iniciĝo. Sed al la disĉiploj la vivo mem montros ilian eraron kaj iam gvidos ilin ree al la majstro. Iam ili ĉiuj – malgraŭ ĉiaj eraroj – ripozos en lia sino, "kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.