Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
12-a Ĉapitro
Tio, kio okazis ĉe la tombo en dimanĉa mateno.
Al inicita homo – tio estas homo tiom evoluinta, ke li povas percepti per la forto de la sankta spirito – la ĵus pasintaj okazoj enhavis nenion misteran. Rigardanto, kiu povus elteni la fortan lumon de la dia spirito, estus konstatinta "materiiĝon", kiu estiĝis per spiritaj fortoj tiom intensaj, ke ili sentiĝis eĉ en la materia sfero, kaj ke la proksimaj terhomoj senkonsciiĝis pro la efiko de tiuj kosmaj radioj. Tia rigardanto ankaŭ komprenus, ke la materiiĝo estas la reveno de la ĉiela sendito, kaj ke li revenas por kun dia gloro pruvi antaŭ la pastroj de morto, antaŭ la apostoloj de superstiĉo kaj gardantoj de paganeco, ke la vivo estas eterne nedetruebla, ke ĝi malgraŭ anatemo kaj bruligo, mal persekuto kaj torturo, krucumo kaj mortigo – tamen eterne postvivas siajn kontraŭulojn, siajn malamikojn kaj ekzekutintojn. Eĉ sur la mortinta fizika korpo de Jesuo efikis la intensaj kosmaj radioj; la fortega lumo "senmateriigis" ĝin kaj ripozigis ĝin aliloke, kie teraj manoj ne povis ĝeni tion, kio en ĝi ankoraŭ estis vivanta. Tiu glora reveno de la mondsavanto okazis, ne por ke li povu fanfaroni antaŭ siaj antagonistoj, sed nur pro lia amo. La sendito de Dio ne povis reiri en la sferon de sia Patro, ne ankoraŭ foje montrinte al la dubanta kaj nescianta homaro, ke supermateriaj ĉielaj fortoj ekzistas. Li faris per tio lastan klopodon por igi la homojn dubi pri dio de venĝo, por gvidi ilin el la malhela vojo de murdado kaj malfeliĉo.
      Por tiu lia postmorta fizika reveno li havis ankoraŭ unu motivon. Liaj disĉiploj ankoraŭ neplene lin komprenis, malgraŭ tri jara instruiĝo ĉe li. Al ili la tuta suferado de la majstro tial aperis neatendita kaj malesperiga. Frapite de timo kaj angoro ili fuĝe diskuris. Sed la amo de la majstro tamen trovis ilin, De la fizika sfero ili ne kapablis veni al li, sed li povis veni al ili. Post kiam li faris ĉion fareblan por siajn tagonistoj kaj turmentintoj, absolvante ilin kaj mildigante ilian sorton, li turnis sin al siaj amikoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.