Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
11-a Ĉapitro
"Mi estas la releviĝo kaj la vivo".
Estis nokto post sabato, la juda sankta tago. Proksimiĝis la mateno kies destino estis fariĝi la plej grava en la tera historio. Ankoraŭ estis mallume en urbo kaj kamparo. Ĉe la tombo de Jesuo postenis kiel dirite eksterordinara gardo. Aro de plej fidindaj romaj soldatoj staris tie laŭ speciala ordono. Tiuj fakuloj de morto, tiuj specialistoj de la murdmetio estis dignaj gardantoj de nescio kaj superstiĉo. Tiuj tombaj gardianoj, emfaze instrukciitaj kaj benitaj de la diaj pastroj mem, konsciis sian gravon, ili ne dubis pri sia kapablo por sekurigi – kvankam nekonscie – la honoron de paganeco kaj morto. Neniu espero pri senmorteco, neniu pruvo pri daŭrigo de vivo, neniu imago pri nedetruebleco de vivanta estaĵo, devis havi ŝancon por penetri tiun barilon de barbareco, de ŝtono kaj ŝtalo, de sabroj kaj rapiroj.
      Sed laŭ decido de la eterna Patro okazis tute alie. Jam antaŭ sunleviĝo vibris nevideblaj kaj nekonataj fortoj proksime de la tombo. Ili iom post iom efikis tiom senteble, ke la militistoj – ordinare tiom kuraĝaj – komencis farti malplibone. La tombo, ilia gravega gardataĵo, altiris strange forte ilian rigardon. Kaj subite rigidiĝisi liaj trajtoj, ĉar el la tomba interno ekradiis lumo tiom forta, ke la dikaj ŝtonmuroj fariĝis diafanaj kiel vitro. La luma vibrado kreskis ĝis tia intenso, ke homaj sensoj ĝin ne povis elteni, kaj la gvardio de morto falis senpova al tere. Sekve neniu terhoma okulo vidis tion ĉielan, kio okazis en la tombo.
      Sed ĉe la unuaj radioj de la matena suno oni vidis, ke la tombo estas malplena. Kaj ankoraŭ hodiaŭ vibradas ĉirkaŭ la tuta tero: "Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li mortos, tiu vivos".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.