Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
10-a Ĉapitro
La pastroj ektimas kaj starigas duoblan gardon ĉe la tombo de Jesuo.
En Jerusalem regis granda konfuziĝo. La krucumo de la Nazaretano ne fariĝis tia sukceso, kian oni atendis. La timigaj fenomenoj, suneklipso, tertremo, fulmado kaj tondro, kiuj koincidis kun la krucumo, metis preman etoson sur "la popolon elektitan de Dio". Tra la urbo ŝvebis nebuloj de dubo. La sankta spirito de Dio komencis vibri en multaj cerboj. Ie kaj ie komencis ĝermi la ankoraŭ malklara penso, ke la krucumita Jesuo tamen estis la profetita Mesio. La ekzekutintoj de Jesuo suferis sammaniere kiel aliaj murdintoj, ili nome timegis, ke la vero koncerne ilian agon kontraŭ Jesuo malkaŝiĝos, ke la sinteno de la homamaso inversiĝos avantaĝe al la krucumito, kaj ke ilia aŭtoritato pereos. Eĉ la senvivan korpon de la difilo ili timis kaj tial gardigis la tombon per ekstra gardantaro. La materia resto de la difilo do kuŝis malantaŭ duonmetron dika ŝtonplato kaj kordono de romaj militistoj kirasitaj per fero kaj ŝtalo.
      Sed malantaŭ ĉi ĉio la mondsavanto preparis plian aperon en la fizika sfero. Plia granda radiado el Judujo, el la granda diservo, devis vibradi super la materian mondon. Al siaj fidelaj amikoj Jesuo volis pruvi – ankaŭ en la fizika sfero – la nedetrueblecon de la vivo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.