Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
9-a ĈAPITRO
La fizika mondo kaj la spirita mondo.
Ĉar laŭ sia ekzistado ĉiu ajn fonnodespertado identas kun la reago de efikado inter du specoj de energio, nome la energio de la koncerna estulo mem kaj la energio de liaj ĉirkaŭaĵoj, kaj ĉar laŭ absoluta kompreno energio estas la samo kiel substanco aŭ materio, sekve ĉiuj ekzistantaj spertoj en la realo estas bazitaj sur materio kaj tiel estas materiaj. La fakto, ke ne estas kutime koncepti tiel, estas kaŭzita de tio, ke la materio prezentiĝas laŭ diversaj gradoj de denseco kaj kun diversaj ecoj. Sed plejparte la sensoj de la tera homo estas konstruitaj por reagi nur al la interefikado de la plej densaj gradoj, kaj tial la ceteraj kaj pli maldensaj gradoj de energio fariĝas kvazaŭ pli kaj pli aerecaj por finfine fariĝi tute nevideblaj laŭ ilia etendiĝo ekster la sensoregiono de la tera homo. Sed tio ja ne ŝanĝas la fakton, ke tiuj gradoj de energioj tamen ekzistas. Kaj en la ĉiutaga vivo oni ja sekve ankaŭ distingas inter la videblaj kaj la nevideblaj energioj. La densajn energiojn oni nomas fizika materio kaj la aerecajn oni nomas spirito, kaj responde al tio la regiono de la unue menciita energio estas nomata la fizika mondo, kaj la regiono de la laste menciita estas rekonita kiel la spirita mondo. Tiel ankaŭ la laste menciita mondo estas materia, kvankam el pli delikataj energioj aŭ materioj.
      Al la okulta rigardo la tuto de substancoj en la mondo, la tuta mondenergio, aperas laŭ sep diversaj bazaj specoj, el kiuj la ses efikas rekte al la respondaj sensoj ĉe la vivaj estaĵoj, ĉiu per sia speciala eco. Kion oni komprenu pri sensoj? – Sensoj estu esprimitaj kiel tiuj realaĵoj, tra kiuj povas realiĝi la interefikado inter la energio de la viva estaĵo kaj la energio de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Kaj ĝuste la reagado de tiu interefikado fariĝas por la koncerna estaĵo la spertado de la vivo. La speco de reagoj kaj sekve ankaŭ la speco de vivspertado, en kiu troviĝas la estaĵo, do dependas de tiu speco de bazaj energioj, por kiuj ĝiaj sensoj estas konstruitaj.
      Responde al la ses bazaj specoj de energio ekzistas ses diversaj formoj de interefikado inter la energio de la viva estaĵo mem kaj la energio de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj naturbezone tio sekvigas ses diversajn ĉefajn formojn de spertado de la vivo. Tiujn ses ĉefajn formojn la individuo ne travivas samtempe, sed kontraŭe nur unuope. La viva estaĵo havas periodon, en kiu ĝia spertado de la vivo estas akcelata de la reagoj de la unua baza energio. Post la kulmino de tiu akcelo ĝia spertado de la vivo komencas esti akcelata de la reagoj de la sekvanta kaj tiel okazas daŭre, ĝis la sesa baza energio estos atingita. Tiam ĝia spertado de la vivo denove komencas esti akcelata de la unua baza energio, sed nun en pli alta aŭ pli perfekta formo ol antaŭe, tiel ke daŭre la individuo havas la senton de propra moviĝo kontraŭ pli kaj pli altaj formoj de estado. Ĝuste tiun moviĝon ni esprimas per la nocio evoluo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.