Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
8-a ĈAPITRO
La scienco estas »nenaskita feto«.
La nereligiuloj do estu nomataj la inteligentoreligiuloj, kiuj postulas scion anstataŭ kredon. Ili estas antaŭenpelataj de daŭre grandiĝanta bezono pri scio. Kaj la inteligentoreligieco do estas portata de kreskanta bezono pri analizado pri la vivo kaj la estado. Kiel menciite la plej konata rezulto de tio estas la scienco. Laŭ absoluta kompreno ĝi ne povas esti scienco sen tio, ke ĝi estas esprimo de analizo pri fakto, kaj sekve ĝi fariĝas komenciĝanta absoluta respondo al la eternaj faktoj de la vivo mem, komenciĝanta malkaŝado de la rezulto de la vivo aŭ de tio: ke »ĉio estas tre bona«. Sed tiu komenciĝo estas tre delikata. Jes, ĝi estas eĉ tiel malforta, ke sur sia evoluvojo la scienco povas ankoraŭ esti konsiderata nur kiel nenaskita feto. Sed kontraŭe ĝi estas la feto de io senfine granda kaj sublima. Gi estas nome la unua malforta komenciĝo de io ne malpli granda ol tiu dieca realaĵo, kiun ni esprimas per la nocio: La sankta spirito.
      Sed kio estas la sankta spirito? – Spirito estas la samo kiel konscio, kaj konscio estas la samo kiel la sentado aŭ spertado de la vivo, kaj sekve de tio la sankta spirito fariĝas la samo kiel la sankta spertado de la vivo. Sankta estas esprimo de la kontraŭo al neperfekteco, falso, malpureco kaj simile, kaj tial la sankta spertado de la vivo estas la samo kiel la nefalsigita, pura spertado de la vivo. Kaj ĉar la plej alta esprimo de tia spertado povas esprimiĝi nur per la diecaj vortoj: »Ĉio estas tre bona«, la sankta spirito estas la samo kiel la spertado de la vivo laŭ la plej alta elrigardo de la estado kaj sekve en kontakto kun la eterna patro. Laŭ la rigardo de tiuj analizoj oni ne povas kontesti, ke ankoraŭ la tera scienco troviĝas en la fetostadio de tio, kio ĝi iam fariĝos, nome la promesita »Parakleto, la Sankta Spirito«, sen kiu la absoluta analizo de la vivo neniam povos fariĝi fakto por la individuoj.
      La kaŭzo, ke ne fariĝis ĝenerala afero konsideri la teran sciencon tiel, konsideri ĝin esprimo de religieco, estas, ke ankoraŭ ĉefe ĝi estas bazita nur sur analizado pri materiaj spertoj. Sed ĉu troviĝas aliaj spertoj? – Ne, en la realo ne. Sed por doni malgrandan orientadon pri la respondo al tiu demando, mi bedaŭrinde devas ŝarĝi la paciencon de la legantoj, ĉar ĉi tie mi estas devigita trakti aferojn de regionoj, kiuj plejparte estas videblaj nur por la kosma klarvido, kaj kiuj sekve estas ne spertitaj de la granda plimulto de la homaro. Sekve la temoj ĉi tie prezentas al la inteligento de la leganto pli grandajn postulojn ol faras la temoj de la pli facilaj kaj ĝenerale konataj regionoj. Sed mi ja ne povas fari verecan bildon de tiel granda temo kiel la sorto de la homara, se mi povas pritrakti nur regionojn, kiuj povas esti akceptitaj de primitiva inteligento. Mi tamen fidas, ke pli utilas al la legantoj, se mia libro estas laborkampo aŭ trejnejo por iliaj spiritaj kapabloj, ol se ĝi estas facila, sentimentala distro. Tial mi elektis la unuan solvon kaj ĉi tie klopodos skizi la rilaton de la homaro kaj per tio ankaŭ la rilaton de la scienco al la tuto de la mondmaterio kaj estadoplanoj, kaj en la sekvanta ĉapitro mi traktos la sciencon kaj la limon de la fizika mondo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.