Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
7-a ĈAPITRO
Kiam oni fariĝas unu kun la vivo.
Ĉe inteligentointerpreto de la mistero de la vivo oni komprenu kontraŭe interpreton, kiu baziĝas sur analizoj pri la spertoj kaj faktoj rikoltitaj de la individuo sur la kampo de la sento kiel ankaŭ sur tiu de la prudento. Tia formo de interpreto kompreneble povas aspekti malvarma. Sed tio estas nur en la komenca stadio, kie la individuo okupas sin nur pri la analizoj de la primitivaj materiaj aŭ fizikaj okazaĵoj. Iom post iom, kiam ĝia inteligentokapablo evoluas pli kaj pli, tiel ke ĝi fine ekmastras la analizojn de la grandaj kaj eternaj realaĵoj, sur kiuj baziĝas la tuta mondotuto kaj la tuta individuaranĝo en la estado, tiam ĝi komencas sperti la proksimecon de Dio ankaŭ tra la inteligentointerpreto. Sed tiam ne estos blindulo, kiu pripalpas ion, kion li ne vidas. Tiam estos estulo, kiu en la klara taglumo de la vivo mem rigardas la eternajn realaĵojn kiel konsciajn faktojn. Tiam li estos diofilo, kiu en travivado de la grandaj analizoj trapensas la pensojn de la ĉiopotenca patro kaj fariĝis unu kun la vojo, la vero kaj la vivo.
      Senescepte ĉiuj homoj sur la tero do estas aspirantoj por tiu alta stadio en la evoluo. Ili ĉiuj direktas sin al tiu celo, la religiuloj kiel ankaŭ la tielnomataj nereligiuloj. Por atingi tiun menciitan stadion oni devas finfine trapasi la inteligentoreligiecon. Nur tiam la mondplano povos plenlume malkaŝiĝi por la individuo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.