Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
6-a ĈAPITRO
Du formoj de religieco.
Kiel montris la antaŭa ĉapitro, la homaro estas dividebla laŭ du formoj de religieco. El tiuj formoj la unu estas tiu ordinare konata formo, kiu ampleksas estulojn, kiuj povas blinde kredi la religiajn rakontojn transprenitajn de la pratempo ne havante absolutan komprenon pri ili. Alivorte tio signifas estulojn, kiuj vivas surbaze de la dogmoj kaj nomas sin mem kredantaj, savitaj, sanktajbeataj, kaj kiuj do sentas sin feliĉaj en la kredo.
      Kontraŭe la alia formo de religieco ampleksas ĉiujn tiajn individuojn, kiuj ne kapablas kredi. Kredi nome ne estas io, kion oni povas voli. Oni povas teni sin afabla aŭ malafabla al iu aserto, ĉar tia sinteno estas subigita al la kontrolo de la volo, sed kredo pri aserto estas absolute ekster la kampo de la volo. Oni aŭ havas la kapablon kredi aŭ ne havas ĝin. Sed ĉar kredo dependas de kunnaskita kapablo, do ja ne estas krimo esti nereligieca, ĉar oni ja ne povas manifesti agojn bazitajn sur kapabloj, kiujn oni ne havas. Tial ĉiu formo de netoleremo aperas al la okulta rigardo kiel esprimoj de plej alta grado de naiveco. Kaj aspektas tute same, kiam erare oni nomas la nekredantajn estulojn erarkreduloj, perditajinfanoj de la diablo ktp .. Kaj ankoraŭ pli grave fariĝas, kiam om nomas tiun grandegan aron da estuloj nereligiecaj, ĉar tiam oni kontraŭas al la absolutaj faktoj. La spertado de la vivo estas nome ekskluzive bazita sur la altiro al la nekonata, kio en si mem estas la kerno en ĉiu formo de religieco. Tial ĉiu normala homo havas pli aŭ malpli fortan avidon pri klarigo de la mistero de la vivo. Surbaze eĉ de siaj plej malaltaj gradoj de sciavido aŭ scivolemo li estas laŭ sia naturo religieca. Sed al la interpretado de la mistero de la vivo ĉiuj individuoj ja ne havas same kritikan sintenon. Kaj ĉi tie ni devas distingi inter estuloj, por kiuj sufiĉas senteca interpreto, kaj estuloj, por kiuj ĝi ne sufiĉas, sed kiuj bezonas ankaŭ inteligentecan interpreton. Ĉe senteca interpreto oni komprenu ĉi tie religiecan prezentadon aŭ esprimon de la plej alta mistero de la vivo, kiu povas alvoki la sentadon de la individuo pli ol ĝian logikan senson. Nature tia interpreto manifestiĝas en formo de ceremonio aŭ diservo kun la al ĝi apartenantaj orgena muziko, psalmokantado, altaraj kandeloj, bildoj de sanktuloj, baptoceremonioj, sakramentoj, pastroj kaj mesoknaboj en solenaj vestoj, belaj rakontoj pri amfaroj ktp.. Kaj estas ja nekontesteble, ke tia interpreto povas efiki treege inspire, edife kaj ekstazige al la sentema menso kaj doni al la individuo certan senton de proksimeco de Dio. Sed tiu sento ne estas perfekta. Ĝi estas sento sen analizo. Ĝi estas sento de blindulo pri io, kion li ne povas vidi. Kaj en tio ni havas la kernon en la ordinara formo de religieco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.