Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
5-a ĈAPITRO
La mondliberigado.
Kio estas do tiu granda rezulto? – Jes, ĝi estas tiel simpla kaj nekomplikita, ke jam dum jarmiloj ĝi estas esprimita per la diecaj vortoj »Ĉio estas tre bona«. Sed tiu analizo ne povas esti akceptita de la modernaj generacioj sen la pero de scienco, kaj tial ties klarigado laŭ inteligentecaj kunligitaj pensovicoj estos la centra afero en novaj sortokonstruo, kulturrestarigo aŭ mondliberigado por la homaro. Sed tia logika kunligita pensovico ne povas kreiĝi en alia formo ol kiel malkaŝa de la eternaj leĝoj de la vivo, de la senmorteco de la vivaj estaĵoj, de la identeco de la mondotuto kiel viva estaĵo, kiel reala dio, kiel malkaŝa de tio, ke la granda ordono »Amu unu la alian« estas la fonto de la harmonio de la vivo, kaj tial la avido pri la scienca analizo de tiuj problemoj efektive estas tiu »religieco«, kiun nekonscie reprezentas la granda] aroj de la scienco, de la nereligieco kaj la liberpensantoj.
      Sed koncerne la modernan sciencon, al ĝi ankoraŭ mankas longa distanco al la povo science fundamenti la grandan rezulton »ĉio estas tre bona«. Ĝia esplorkampo estas ankoraŭ tro limigita aŭ loka por tio, ke tra ĝi la tuta mondoplano povas esti observata. En la realo sekve estas tiel, ke inter la limoj de tiu kampo nenio estas absolute preta, sed kontraŭe ĉio estas nur lokaj detaloj aŭ eroj en la granda ĉioampleksa plano, sur kiu baziĝas la kombino de la totala mondotuto kaj la kapablo de la vivaj estaĵoj sperti la vivon. Sed kiam la scienco ankoraŭ ne povas rigardi ekster la menciita limo kaj sekve ne povas vidi la mondplanon, ĝi ankaŭ ne povas konsideri la detalojn sur sia propra esplorkampo kiel erojn en tiu plano, sed devas konsideri ilin memstaraj, devas konsideri ilin pretaj. Sed konsideri nepretajn aferojn pretaj nepre rezultigas falsan opinion. Ĉar falsa opinio estas kontrasto al la realo, do la scienco sur sia nuntempa ŝtupo naturbezone venas al la rezonaĵo, ke »Ĉio ne estas tre bona«. Tiu rezonaĵo estas kontraŭo al la absoluta fakto aŭ la eterna vero, kiu povas esti esprimita nur per la diecaj vortoj: »Ĉio estas tre bona«, kaj tial la homaro en la nuna tempo grandskale vivas surbaze de iluzio. Ĝi kredas, ke inter la limoj de sia nuna sensokampo ĝi povas prijuĝi ĉion, povas ĉion analizi, dum la realo estas, ke sur la teraj kontinentoj absolute nenio estas tio, kio por la fizikaj sensoj ĝi aspektas esti. Sed vivado surbaze de iluzio kompreneble kondukas al kontraŭo al la senco de la vivo, kio signifas al sufero anstataŭ al beateco. Kaj ĉi tie ni atingis la bazan kaŭzon de la sufera stato aŭ malluma sorto de la tera homaro.
      Sed ĉu la homaro entute havas eblon ekvidi la mondplanon, kaj ĉu estas eble igi ĝin agi konforme al ĝi kaj per tio veni en harmonion kun la vivo? – Jes, laŭ absoluta kompreno ĝi estas survoje al tio. Tiu religieco, kiu postulas, ke la rezulto de la vivo estu fundamentita sur logika kunligita pensovico akceptebla por evoluintaj intelligento kaj sento, jam kondukis la sciencon, kaj per tio ankaŭ la homaron, al la limo de la fizika mondo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.