Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
Enhavtabelo de La sorto de la homaro |
47-a ĈAPITRO
La esenco de la evoluo kaj sorto de la homaro en tormo de 12 punktoj.
Kun referenco al »Livets Bog«, kie troviĝas pli detala informo pri la venonta mondregistaro kaj ĝiaj rezultoj, mi nur devas per la sekvanta citaĵo el la sama libro esprimi la esencon en la sorto aŭ nuntempa evoluepoko de la tera homaro.
Tiu esenco esprimiĝas per la sekvantaj 12 punktoj:
Esti en harmonio kun tiuj energioj aŭ kun la menciitaj 12 punktoj do signifas esti en harmonio kun la dieca mondplano – tio signifas esti stimula faktoro en la kreado sur la tero de la mondpaco, kaj tio estas la plej rapida vojo por ĉiu tera homo al »la granda naskiĝo« aŭ al akiro de klariĝinta estado. Esti kontraŭa al la menciitaj punktoj aŭ energioj aliflanke signifas esti en malharmonio kun la mondenergioj, esti kontraŭa al la kerno en la mondreligioj – tio signifas esti ĝeno en la liberigo de la tera homaro el la malluma regiono de la milito kaj suferoj, per kio oni faras sin mem subfosa faktoro rilate al propra absoluta feliĉo. Sed antaŭ longe la energioj de la hela elradiaĵo de »la dieca kreoprincipo« (tiu principo, kiu interalie rezultigis la mondreligiojn) fariĝis domina faktoro en la evoluo de la tera homaro kaj per tio montris tion fakto, ke la menciita homaro evoluas el la bestoregno al la homoregno kaj ne inverse. Ĉar tiu evoluo povas okazi absolute nur surbaze de la plenumado de la granda ordono »Amu unu la alian«, kaj ĉar por la tera homo tiu plenumado povas laŭ la dieca mondplano realiĝi nur en formo de la antaŭe menciitaj realaĵoj aŭ punktoj, tial la evoluo de tiuj kaj la kreado de dieca mondregno bazita sur ili ankaŭ ĉi tie montriĝas absoluta realo. La grandaj okazaĵoj, kiuj en la nuntempa jarcento realiĝas en la mondo, do estas identaj kun la kreoŝanĝo de la nebula stato de la tera homaro al sunluma estado – ili estas la agonio en la terhoma socia korpo de la bestoregno – la komenciĝanta estiĝo de la kosma homoregno sur la tero. Estas tute nature, ke tiuj okazaĵoj ne povis okazi kaj ne okazos tute sensange tiel longe, kiel ankoraŭ ili identas kun batalo farata en regiono, kie malamo, venĝo kaj sindefendo batalas kontraŭ sklaveco, akaparo kaj avidego. Batalejo, kiu esprimas reagon inter tiaj energioj, povas produkti nur kadavrojn. Sed super tiuj kadavroj estiĝas mondo en nova nobligita apero, kaj la tero fariĝas vibrado de prudento kaj amo, fariĝas harmonio de intuicio kaj beateco. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.