Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
46-a ĈAPITRO
La mondregistaro konsistanta el la plej noblaj reprezentantoj de la scienco.
Ĉar la internaciismo, kio estas la altruismo, devas venki en la mondo, antaŭ ol la registaro de tiu mondregno estos fakto, tial tiu registaro povas ekzisti nur kiel rezulto aŭ produktaĵo de la altruismo. Sed ĉar la altruismo ne povas venki aŭ fariĝi aŭtoritato kaj sekve ĝenerala, antaŭ ol ĝi estos scienco, la mondregistaro sekve ne povas fariĝi iu vera aŭtoritato sen tio, ke ĝi konsistas el sciencistoj pri la regiono de altruismo. Per tio tiu registaro devios de la nuntempaj kaj antaŭaj registaroj de la nacioj, ĉar grandparte la membroj de tiuj registaroj estis aŭtoritatuloj ĝuste nur en la naciisma kaj per tio en la egoisma regiono. Tiu egoismo kompreneble ne nepre bezonas celi ilian propran personon, sed kontraŭe la specialan »politikan partion«, kiun ĉiu el ili reprezentas. La membroj de registaro kaj parlamento en la ordinaraj ŝtataj potencoj do efektive en multaj okazoj ne estas batalantoj por la bono de la ĉiuaro, sed estas kontraŭe batalantoj por la avantaĝoj de sia propra partio kaj por ties proprigo de la sociaj bonaĵoj, senkonsidere kiom subfosaj kaj malindigaj estas tiaj avantaĝoj por la aliaj »partioj« en la ŝtato. Sed la kaŭzo de tio estas, ke ankoraŭ ĉe tiuj estuloj la egoismo estas supera al la cerbokapablo kaj inteligento kaj per tio estas tro granda rimedo de la egoismo. Alivorte tio signifas, ke pli ol la reprezentantoj de la cerbokapablo aŭ scienco tiuj de la egoismo posedas la potencon.
      Kiam la scienco fariĝos tiel progresinta, ke ĝiaj reprezentantoj estas la probatalantoj de la altruismo, tiam tiuj probatalantoj estos la solaj estuloj ekzistantaj sur la tero, kiuj havas la necesajn kvalifikojn, la necesajn kapablojn por plenumi tiujn postulojn, kiuj ĉe la estiĝanta internacia mondregno estas kondiĉaj por kompleta regado de »la sankta spirito« kaj per tio ankaŭ por la konservado de efektiva paco sur la tero. Kaj tutcerte la evoluo kondukas al tio, ke kvankam elektitaj de la popolo la registaraj membroj de la menciita mondregno povas sur ĉiuj kampoj elektiĝi nur el la plej altaj kaj noblaj rondoj de la scienco, materiaj kiel ankaŭ spiritaj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.