Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
45-a ĈAPITRO
La egoismo kaj la altruismo de la nacio.
En la realo ĉiuj homoj sur la tero do estas survoje al ricevo de komuna patrolando. Kaj kiam la mondregno estos atinginta tian staton, ke ĝi konsistigas komunan patrolandon por ĉiuj individuoj, kaj kiam ĉiuj nacioj estos provincoj en tiu regno, tiam la internaciismo aŭ la komunintereso estos venkinta la naciismon. En la realo tio ankaŭ signifas, ke la altruismo venkis la egoismon. Internaciismo nome estas la altruismo de la nacio kaj la naciismo estas la egoismo de la nacio.
      Ĉar ĝi ampleksas la tutan teron, la mondregno jam en la komenciĝo havas tiun avantaĝon antaŭ la ordinaraj ŝtatoj aŭ nacioj, ke ĝi ne povas havi eksterajn malamikojn. Tial ĝi ankaŭ ne povas havi danĝerajn aŭ malamikecajn limregionojn, ĉe kiuj ĝi devas konstrui grandajn fortikaĵojn, produkti venenan gason aŭ nuklean armilon, konstrui militotankojn aŭ aliajn militilojn, same kiel ĝi ankaŭ ne povas havi malfacilaĵojn rilate al pasportoj, doganoj aŭ valutoj. Ĉiuj estas ja loĝantoj en la sama regno, estas subigitaj al la sama registaro.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.