Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
44-a ĈAPITRO
UN kiel feto de komenciĝanta mondregistaro kaj mondaŭtoritato.
Same kiel ne povas estiĝi ordaj rilatoj en socio de individuoj, kiuj ne havas registaron, tiel same ankaŭ ne povas estiĝi ordaj rilatoj en socio de nacioj tiel longe, kiel tiu socio ne havas leĝo- kaj rajtosistemon, ne havas registaron. Sed la evoluo ja jam komencis la kreadon de feto al tia registaro kaj aŭtoritato. En la ĉiutaga vivo tiu feto aperas por ni kiel identa kun la manifestaĵo de UN. Tiu realaĵo estas komenciĝanta internacia leĝo- kaj rajtosistemo. Sed nuntempe mankas al tiu rajtosistemo »polico« por prizorgi ĝiajn interesojn. Kaj kiel konate leĝo- kaj rajtosistemo sen polico nenion signifas al leĝorompantoj. Estas ja ankaŭ tiel, ke la potenco de UN ankoraŭ ne estas pli ol ombro de tio, kio ĝi iam fariĝos. Nur tian signifon ĝi havas al tiuj eventualaj »krimuloj« (nacioj), kiujn nuntempe ĝi devas juĝi, kaj precipe, ĉar tiuj »krimuloj« ĝuste havas la rajton »porti armilojn« (militistaro kaj militŝiparo). Oni imagu la samon okazi en la ordinara ĉiutaga jurpraktiko: Senarmila juĝisto antaŭ krimulo, kiu estas plene armita. Tio povas ja fariĝi nur parodio pri tio, kio devus esti. Sed same kiel iom post iom la leĝo- kaj rajtosistemo de la nacioj malpermesas al la unuopaj individuoj porti armilojn kaj nur en okazo de gravaj malkonsentoj permesas findecidon per la armilo de la jura aŭtoritato, tiel la evoluo kondukas ankaŭ al tio, ke la leĝo- kaj rajtosistemo iom post iom fariĝos la sola armita potenco en la mondo, dum ĉia militismo estos malpermesita al la unuopaj ŝtatoj. Kiel nacio ne povas atingi ordajn aŭ civilizitajn rilatojn sen polico, tiel same la mondregno kompreneble ne povas fariĝi civilizita, antaŭ ol ĝi ricevos sian mondpolicon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.