Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
43-a ĈAPITRO
La nacioj konsistigas mondregnon sen registaro kaj aŭtoritato.
»La internaciismo« do troviĝas en forte progresanta evoluo. Ĝuste pere de la tuta teknika evoluo de la komunikiloj kiel: fervojoj, ŝipoj kaj flugmaŝinoj, telefono, telegrafo kaj radio ĝi malpligrandigis la distancojn tiel, ke la popoloj en la diversaj mondpartoj fariĝis »najbaroj«, loĝas unu apud alia, parolas inter si, komercas kaj interŝanĝas varojn, diskutas komunajn simpatiojn kaj malsimpatiojn ktp .. En formo de grandaj internaciaj komercaj kompanioj, ĉiuspecaj ligoj, pacunuiĝoj kaj aliaj unuiĝoj ĉiuj ŝtatoj aŭ nacioj estas kunligitaj tiom, ke ruiniĝo aŭ pereo de unuopa ŝtato neniel povas okazi sen ĝeno por ĉiuj ceteraj ŝtatoj. Per aliaj vortoj tio signifas, ke la internaciismo jam estas tiel vastigita aŭ elstara, ke dise sur la terglobo ĉiuj aparte el la nacioj efektive ne plu estas izolitaj memstaraj ŝtatoj, sed provincoj en internacia mondregno ampleksanta la tutan terglobon. Sed ankoraŭ tiu regno havas grandan ĝenon por venki, antaŭ ol ĝi estos perfekta, ĉar ĝi estas regno tute sen registaro aŭ gvida aŭtoritato. Ĉar registaro kaj gvida aŭtoritato signifas protektadon per leĝo kaj rajto, do nuntempe la tera internacia mondregno estas tute sen leĝo kaj rajto. Sed regno, kiu ne havas leĝon kaj rajton, do ne donas protektadon al la unuopaj individuoj aŭ loĝantoj. Ili devas sekve mem protekti sin laŭ la forto, kiun ili havas. La rezulto estas, ke la plej fortaj individuoj havas la potencon. Sed ĉar la plej fortaj individuoj ne ĉiam estas la plej justaj kaj moralaj, sed ofte la plej egoismaj, la potenco kaj ne la rajto estas la reganta faktoro. »La loĝantoj« de tiu regno, kio estas la nacioj aŭ la ŝtatoj, sekve povas disponaĉi laŭ tiu forto, kiun ili havas. Tio ankaŭ rezultigas, ke la unuopa »loĝanto« (nacio) devas esti armita. Tiun armadon ni vidas en formo de militistaro, militŝiparo kaj militflugmaŝinaro. Laŭ tio, ĉu »la enloĝanto« havas superan militekipaĵon, laŭ sama grado ĝi posedas la potencon kaj subpremas kaj ekspluatas la aliajn »loĝantojn« (naciojn). »La sociaranĝo« de la tera internacia mondregno do troviĝas en stadio, kiu estas analoga al tiu de la ŝtonepoko. Sed kiel la evoluo kondukis la reciprokan rilaton inter la ŝtonepokaj homoj en la staton kiel civilizitajn naciojn, tiel same la evoluo antaŭenkondukas la reciprokan rilaton inter la nacioj de ĉi tiu ŝtonepoka ŝtupo al intelekta, humaneca kaj absolute juste regata mondregno.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.