Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
42-a ĈAPITRO
Neperfekta kaj primitiva socia sistemo.
La legantoj nun atingis tiom en la teksto de ĉi tiu libro, ke ili informiĝis pri tio, ke kiel tuto la tera homaro konsistas ĉefe el individuoj, kies evolunivelo havas tian karakteron, ke iliaj ĉiutagaj manifestadoj estas pli diktitaj aŭ regataj de primitivaj konscitendencoj ol de perfekta amo, kio estas perfekta sentado kaj inteligento. Ĉar primitivaj konscitendencoj plejparte manifestiĝas kiel malamo, envio, avido, mortigemo, netoleremo, potencavido ktp., kaj ĉar la efikoj de tiuj tendencoj ĝuste reprezentas kompletan kontraston al tiuj realaĵoj, kiuj estas sola bazo por la absolute perfekta sociaranĝo, tial la sorto de la nuntempa homaro naturbezone manifestiĝas en responde primitiva aŭ malnorma kaj neperfekta socia sistemo. Kiel antaŭe menciite la tera homaro kiel tuto estas »militejo«. Ĉiuj persekutas, vundas kaj mortigas. Sorto reprezentanta tian staton povas identi nur kun kulmino de sufero. Sed ĉar la suferado evoluigas la senton kaj la inteligenton al tia reciproka harmonio, ke finfine ili kune aperas kiel absoluta »amo«, iom post iom amo fariĝas tiu bazo, sur kiu baziĝos la interna organizo de la tera homsocio, kaj per kiu ĝi estos en kontakto kun tiu eterna ordono, kiu estas plenumado de la leĝo.
      Ĉar en la realo amo estas identa kun kombino de la plej alta sentado kaj inteligento plus intuicio, ĉar tia kombino ankaŭ estas la samo kiel »la sankta spirito«, kaj ĉar la nuntempa tera scienco estas la feta stato de tiu spirito, la sama scienco fariĝos la estonta registara kaj administra faktoro en la venonta so ciaranĝo de la tera homaro. Ĉi tie oni memoru, ke kvankam ĝis certa grado la scienco aperas kiel lumo, ĝi tamen ankoraŭ malsuperas al la primitivaj konscitendencoj kaj tial estas tro granda servisto al tiuj tendencoj. Estas ja la regado de la primitivaj konscitendencoj super la inteligento aŭ la scienco, kiu kapablis krei realaĵojn kiel: torpedojn, maŝinpafilojn, grenadojn, venenan gason aŭ mallonge dirite ĉiujn eblajn specojn de geniaĵoj en la akcelo de la eksplodokapablo de la gravitoenergio aŭ de »la mortiga principo«. Evoluinta sentado kaj inteligento same grandioze elvokas geniecon en akcelado de »la viviga principo«, kio ankaŭ estas »la amo« aŭ la absoluta feliĉo.
      Iom post iom la scienco, kiu estas la »cerbokapablo« de la tera homaro kiel tuto, fariĝos tiel perfekta, ke ĝi liberigos sin de tio, ke ĝi estas obeema servisto de la primitivaj konscitendencoj. Per tio ĝi fariĝos la ĉion superanta socia bazo, sen kiu absoluta harmonio aŭ daŭra paco neniel estas kreeblaj, kaj tial mi finos per kelkaj malgrandaj skizoj de tiuj faktoroj, kiuj sur tiu bazo jam nun estas en forte progresanta evoluo, kaj kiuj sub la menciita venonta scienca registaro laŭ precipa grado estos la regantaj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.