Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
40-a ĈAPITRO
La amo estiĝas.
Ĉar la homaro tiel vivas en malharmonio kun la leĝoj de la vivo kaj per tio kaŭzas por si mem grandajn malfacilaĵojn kaj suferojn, la sentokapablo de la individuoj estas per tio trejnata aŭ evoluigata. En la regiono de la sentospertoj ili ricevas pli kaj pli grandan horizonton tiel, ke finfine ili kapablas senti ne nur en la regiono de la krudaj sentetoj kaj en tiu de malsano, sed ankaŭ en la regiono de sentonuancoj el dimensioj multe pli delikataj. Tiu rafinita sentokapablo manifestas sin en kunsento al aliaj estaĵoj, kiuj suferas, en helpemo, en la emo fari ion por aliaj ktp., kiel ankaŭ en tio, ke la koncerna individuo komencas ne plu povi mortigi bestojn, komencas ne plu havi koron por damaĝi ian vivan estaĵon, komencas povi toleri ofendojn, komencas povi ĝoji pro la naturo kaj pro ĝia riĉeco de vivaj estaĵoj: homoj, bestoj, plantoj kaj mineraloj. Tia sento estas la komenciĝanta »amo« aŭ la plej alta agrabloenergio de la vivo. Tamen la sentoenergio ne povas estiĝi en pura formo kiel amo, antaŭ ol ĝi estos regata aŭ portata de iom da inteligentoenergio. Kiel antaŭe priparolite necesas inteligento, por ke la individuo povu konsciiĝi pri la detaloj de siaj sentospertoj aŭ manifestaĵoj, aŭ por ke ĝi atingu rekonon pri ties vera naturo. Se la inteligento ne estas sufiĉe evoluinta, la individuo povas gvidi sian sentadon nur surbaze de sia instinkto aŭ surbaze de sia kapablo senteti. Ĉar tiu kapablo estas degeneranta, la individuo povas, kiam ĝi devas gvidi sian sentadon pere de tiu, facile kaŭzi malfeliĉajn okazaĵojn por siaj kunestuloj, eĉ se tiu ĝia agmaniero estas kaŭzita de motivo estiĝinta de granda simpatio. Alivorte ne estas eble por la individuo agi korekte tiel longe, kiel ĝia cerbokapablo ne estas sufiĉe evoluinta por ricevi inteligentecan superrigardon al sia propra agmaniero kaj sekve de kio povas agi nur laŭ degenerantaj instinkto- aŭ sentetomotivoj kaj sekve malcertaj motivoj. La suferoj do evoluigas la sentadon, sed tiu devas resti regata de perfekta inteligento, antaŭ ol ĝi povas fariĝi vere prudenteca. En mala okazo la malnovaj vortoj »amo blindigas« montriĝas veraj. Sen prudento amo ne estas amo, sed nur nekontrolita kaj per tio primitiva sentado.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.