Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
39-a ĈAPITRO
La tera homaro kiel »militejo«.
Sed ĉar tiuj faktoroj povas kontentiĝi nur surbaze de subpremado kaj malindigo al la kunestuloj, la tera homaro kiel tuto en la realo identas kun »militejo«, kies batalantaj partioj aŭ »militistaroj« estas esprimeblaj kiel: mondpartoj, religioj, rasoj, nacioj, distriktoj, komunumoj, partioj, unuiĝoj, sektoj, familioj, geedzoj, gepatroj kaj infanoj, viro kontraŭ viro kaj virino kontraŭ virino, eĉ tute en la pensomondon de la unuopa individuo ni devas sekvi tiun mondbrulon, antaŭ ol ni atingos la elirpunkton aŭ la fajrujon de la bataloj. Ĉi tie ene pensoj furiozas kontraŭ pensoj aŭ energioj furiozas kontraŭ energioj kaj elvokas la antaŭe menciitajn malgrandajn eksplodojn, kies plua evoluado fariĝas nutrado por la ĉioampleksa giganta brulo, kiu en formo de subpremado, malriĉo, malsano, senvivsubteneco kaj malmoraligo regas la tutan teron. Ne kredu, ke iu estas libera. Ĉiu homo, kiu estas subigita al nur ereto de supestiĉo, netoleremo, potencavido, avideco kaj malhonesto, estas anigita kiel soldato en la armea korpuso de la menciita mondbrulo, partoprenas ĉasadon, vundadon kaj mortigadon, kunagas en rabado, turmentado kaj malindigo, kaj tio okazas senkonsidere kiel multajn belajn kaj altajn idealojn li aŭ ŝi cetere reprezentas. Kompreneble la bonaj flankoj en la konscio de la individuo ne estu malgloritaj aŭ subtaksitaj. Kiel mi poste pritraktos, ili ja kunefikas por krei la grandan kontraŭon al la mondbrulo. Sed neniu povas esti tute libera de partopreno en la efektiva kaŭzo de la malbono aŭ malharmonio de la socia sistemo tiel longe, kiel li aŭ ŝi havas en si ĝuste ereton de la pensklimatoj akcelantaj la menciitan mondbrulon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.