Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
38-a ĈAPITRO
La socio estas regata de primitivaj konscitendencoj.
Kiel tuto la inteligento de la tera homaro do ankoraŭ grandskale estas esprimenda kiel primitiva kaj malsupera al la sentoenergio. Tio signifas ankaŭ, ke ankoraŭ laŭ granda skalo la homaro agas – ne surbaze de vera inteligento, sed surbaze de sentado. Kaj ĉar la instinkto estas degeneranta kaj la inteligento ankoraŭ estas tro malgranda aŭ tro malforta por difini la sentadon, tiu do restas nedifinita. Krom tio, ke nedifinita sentado manifestas sin kiel superstiĉon aŭ erarajn sentetojn, ĝi manifestas sin ankaŭ en formo de ĉiuj primitivaj pensklimatoj kiel ekzemple: malamo, ĵaluzo, monavido, envio, malhonesto, potencavido, netoleremo ktp., kial ĝi aperas kiel esprimo de la limregiono de la eksplodostadio, kio signifas regionon, kie la sentoenergio estas miksita kun grandaj amasoj da gravitoenergio sen tio tamen, ke tiu estas sufiĉe forta por daŭre kaŭzi eksplodojn. Tiuj pensklimatoj do estas esprimo de sentoenergio, kiu estas influata de iomete subpremita gravitoenergio. Ĉar tiel tiuj pensklimatoj aŭ naturoj estas esprimo de primitiva sentado, ili estas por la tera homo pli aĝaj ol lia inteligento. Krome ili sekve konsistigas la gvidan konscifaktoron en lia ĉiutaga manifestado aŭ estado. Ĉar kiel tuto la tera homaro konsistas ĉefe el tiaj individuoj, tial en la realo fariĝas la ĉi tie menciitaj naturoj, kiuj regas la teran homsocion. Tiu menciita socio do ankoraŭ ne estas regata de vera aŭ finevoluinta inteligento, sed de primitiva sentado. Egoismo, potencavido, ambicio, kaj netoleremo do grandskale estas gvidaj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.