Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
37-a ĈAPITRO
La baza kaŭzo de la malluma sorto de la tera homaro.
En la bestoregno do troviĝas regiono, kie la individuo komencas posedi certecon aŭ realan scion anstataŭ senteton. Tiun regionon konsistigas ĉefe la tera homo. Laŭ proprigo de certeco anstataŭ de senteto la individuo riĉiĝas per tre granda nova faktoro de konscio aŭ manifestado. Sed en la komenciĝo la individuo ne havas la kapablon apliki tiun faktoron en harmonio kun la eternaj leĝoj de la estado aŭ vivo. Ĝin li devas atingi pere de spertoj. Sed ĉar por ĉi tiu faktoro validas la samo kiel por ĉiuj aliaj grandaj ĉefaj faktoroj en la vivo, ke ĝi povas krei harmonion, feliĉon aŭ finan bonfarton nur per aplikado en kontakto kun la leĝo por la estado aŭ en konformo kun la mondordo kiel tuto, kio estas avantaĝe al la bono de la ĉiuaro, kaj ĉar en la komenciĝo la individuo ne povas posedi tiujn spertojn, tial naturbezone laŭ granda skalo li erare aplikas tiun sian novan konscifaktoron aŭ inteligenton erare. Plejparte li aplikas ĝin nur por egoismaj interesoj kaj per tio en responda grado fariĝas ĝeno por la ekzistado de siaj kunestaĵoj aŭ por ties konservado de la vivo. Kaj per tio ni atingis la bazan kaŭzon de la malluma sorto de la nuntempa tera homaro kiel tuto. La plej granda parto de la individuoj de la menciita homaro ĝuste troviĝas en tia stadio en la evoluo, kie ili ankoraŭ ne lernis uzi la inteligenton en kontakto kun la bono de la tuta homaro. Kaj ĉar tiu homaro konsistas ĝuste el la unuopaj individuoj, la tuteco neniel povas esprimi harmonion kaj kunludon, perfektecon kaj veran feliĉon, antaŭ ol la plimulto de la homoj de la tero estos atinginta tiom en la evoluo, ke avantaĝe al la ĉiuaro anstataŭ avantaĝe al si mem ilia aplikado de la inteligento ampleksas same grandan regionon kiel tiun, kiu nuntempe esprimas ĉe la menciitaj estuloj ilian aplikadon de la inteligentokapablo avantaĝe al egoismaj interesoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.