Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
36-a ĈAPITRO
La individuo ricevas certecon anstataŭ senteton.
La vivoformo aŭ animstato de la bestoregno do estas esprimebla kiel daŭra batalo aŭ reagado inter du bazaj energioj, el kiuj la karaktero de la unu estas tendenco de vastigo kaj tiu de la alia estas tendenco de densigo. Tie, kie la lasta energio subite fariĝas la malforta, eksplodo kompreneble ĉiam estas sekvo. Ĉi tie mi ne povas detale trakti tiujn analizojn, ĉar tio postulus tro multe da spaco, sed tamen mi povas mencii, ke de la stato kiel tute mikroskopaj aferoj aŭ afero absolute ekster observo de fizika sensado tiuj eksplodoj en la anima vivo pluen kaj pluen disvastiĝas tra la konscivivo aŭ la manifestaĵoj de la individuo por finfine aperi en tiel grandaj dimensioj, ke sur la fizika plano ili interalie montriĝas identaj kun la bazaj kaŭzoj de milito, teruro kaj korpo difektado. Laŭ sia kosma analizo ĉiuj formoj de sufero tiel estas bazitaj sur tro multe da gravitoenergio kaj tro malmulte da sentoenergio en la konscivivo. Sed tiu principo, kiu en mano laboranta pri kruda laboro faras la haŭton kala por per tio protekti la manon, ĝi kreas ĉe la individuo pro la ripetiĝantaj eksplodoj aŭ suferoj responde grandiĝantan kapablon servigi al si la sentoenergion, sekve de kio la individuo pli kaj pli ekregas la gravitoenergion aŭ la eksplodojn (la kolereksplodojn). Iom post iom ili fariĝas ne plu tiel furiozaj, fariĝas pli kaj pli regataj, kaj progresanta pli kaj pli kvieta anima vivo komencas disvolviĝi. Sed ĉar en tiu stadio la individuoj ankoraŭ ĉefe havas je sia dispono nur la restaĵojn de la unua baza energio de la spiralzono, kio estas la instinktoenergio, por konsciiĝi en sia sentovivo, tial la rekonado de tiu fariĝas realismaj faktoj nur en formo de agrablo kaj malagrablo, ne en formo de detalaj analizoj. Helpe de la kapablo servigi al si la instinktoenergion, kio estas la instinkto, la individuo nome ne povas difini, sed nur senteti. Alivorte tio signifas, ke pere de la instinkto ĝiaj rezonoj ne povas fariĝi inteligentecaj analizoj kaj sekve ankaŭ ne praktika, absoluta scio, sed nur supozo, kiu estas la samo kiel senteto. Sed ĉar la instinktoenergio jam kulminis en la plantoregno kaj tial en la bestoregno kaj precipe en ties homostadio degeneras aŭ regresas, tial la sentetoj de la individuo laŭ responda grado estas nefidindaj aŭ eraraj. Kaj en formo de instinkto aŭ senteto la rekonado de la individuo sekve estas responde erara. Ĉar rekonado bazita sur senteto estas la samo kiel kredo, tial ĉiu formo de kredo, kiu estas bazita sur eraraj sentetoj, estas la samo kiel superstiĉo. Superstiĉo do estas la samo kiel erara rekonado pri la spertado de la vivo aŭ de la realo. Sed ĉar tiel superstiĉo estas malharmonio en la estado, la kreoprincipo de la individuo, tiu, kiu kiel antaŭe menciite kreis la kalan haŭton por protekti la manon de la individuo kaj same evoluigis ĝian sentokapablon por kontraŭo al la eksplodoj de la gravitoenergio, nun kreas ankaŭ »kalan haŭton« por defendado kontraŭ la superstiĉo. Tiu »kala haŭto« estas la kapablo servigi al si la kvaran bazan energion de la spiralzono, la inteligentoenergion. Pere de ĝi la individuo nome iom post iom atingas la kapablon konfirmi aŭ malkonfirmi la sentetojn kaj per tio ekposedi la analizojn de absolutaj faktoj, kio estas la samo kiel ekposedi absolutan scion. La inteligento do estas la samo kiel la kapablo ĉe la individuo akiri certecon anstataŭ senteton.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.