Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
35-a ĈAPITRO
La mortiga principo fariĝas vivkondiĉo.
Lau sia naturo la gravitoenergio estas eksplodema kaj la sentoenergio estas kontraŭa kaj sekve havas ligan aŭ malhelpan influon al la gravitoenergio. Tial konscio, en kiu tiuj du energioj superregas, preskaŭ similas vulkanon. Se la sentoenergio estas supera, ĝi ligas la gravitoenergion kaj malhelpas la eksplodojn, sed se la gravitoenergio estas supera, ĝi rompas la ligojn de la sentoenergio, kaj la eksplodoj okazas. Kompreneble tiaj »eksplodoj« en la konscio okazas laŭ mikroskopa skalo aŭ en spirita formo, sed manifestiĝas en la pensa aŭ anima vivo de la individuo kiel flamiĝemo, kolero aŭ mortigemo. Jes, mallonge dirite, tiuj eksplodoj estas la baza funkciiga faktoro en ĉiu formo de instigo al akcelo de la »mortiga principo«. Kaj ĉar la gravitoenergio ja havas tutan zonon aŭ estadoplanon, kie ĝi ne estas tute ligebla de la sentoenergio, la vivspertado de la mio sekve ne povas okazi sur tiu estadoplano en alia maniero ol surbaze de tiuj eksplodoj. Kaj la antaŭe menciitaj konscifaktoroj: flamiĝemo, kolero kaj mortigemo do fariĝas dominaj ĉi tie kaj faras »la mortigan principon« vivkondiĉo. Tiun zonon, kie la individuoj sekve neeviteble devas mortigi por vivi, do estas rekonebla kiel la bestoregno aŭ la dua estadoplano en la spiralzono, al kiu plano ankoraŭ apartenas la tera homo. Ĉe la vorto mortigi oni ĉi tie kompreneble komprenu la detruon de la fizika korpo kaj ne neniigon de la mio. Kiel antaŭe priparolite tiu mio estas senmorta.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.