Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
33-a ĈAPITRO
Jam certagrade la scienco estas luma por la mondo.
Por esti absoluta aŭ malfalsa iu scienco identu kun analizo de fakto, kaj tiel tiu parto de la tera scienco, kiu estas esprimo de absolutaj faktoj, sekve estas la unua fundamenta aŭ realisma rekono de la vero aŭ de la eternaj faktoj, sed kompreneble ankoraŭ nur de la fizika flanko aŭ apero de tiuj faktoroj.
      Antaŭ ol mi plutraktos la sciencon eble utilas prezenti la sekvantan citaĵon el »Livets Bog«, peco 180, kiu montras, ke ee en sia »fetostato« la tera scienco estas treege luma. En tiu peco diriĝas jene: »Ĉar la scienco estas la unua komenciĝanta scio pri la mondotuto kaj la estado, ĝi sekve fariĝas la periferio de la kosma aŭ spirita mondo. Ĝi estas la estiĝanta kosma konscio. Ĝi estas la freŝa mara aero en la proksimo de la maro. En la realo la moderna scienco do estas neskuebla pruvo pri la spiritiĝo de la tera homaro. Deprenu de ĝia konscio la sciencon, kaj post tio restas nur primitiva bestokonscio, kiu estas impresebla nur de kruda influo. Ĝi konsistus absolute nur el estaĵoj, por kiuj ne estus eble koncepti la klaran lumon de skribita libro, kiuj neniel povus koncepti la komunikon de genia artaĵo, neniel povus ligi la materiajn fortojn en formo de fortomaŝinoj kaj aliaj formoj de maŝinoj kiel trafikiloj trans lando kaj maro, tra nuboj kaj sub la akvo, ĝi konsistus el estaĵoj, kiuj ne povus krei konstruaĵojn, vestojn kaj uzobjektojn, ja el estaĵoj, kiuj eĉ ne povus esprimi sin per perfekta lingvo. Pere de la rezultoj de la scienco la kvieta movetado de horloĝo estas aŭdebla de unu poluso al alia, kaj ĉiuj popoloj sur la tero povas samtempe aŭskulti unu saman prelegon. Helpe de mikroskopoj kaj teleskopoj la tera homo multfoje centobligis sian materian vidon en la mikro- kiel ankaŭ en la makrokosman mondon. En formo de scienco la kosma lumo radias sur la tutan mondon de universitatoj, lernejoj kaj instruejoj. Kiel nove falinta neĝo ĝi kuŝas en ĉio, sur ĉio kaj super ĉio. Tiel la scienco estas la unua fundamenta rezulto de la enpenetro de alta spirita energio en la gravitoenergion aŭ la fizikan mondon«.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.