Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
32-a ĈAPITRO
La scienco fariĝos la savo de la mondo.
La scienco do fariĝos la savo de la mondo, kiam sur ĉiuj kampoj, spiritaj kiel ankaŭ fizikaj, ĝi estos evoluinta al la necesa matureco tiel, ke ĝi povos dokumenti, ke ĉiu ajn egoisma faro estas malhelpo al kreado de la perfekta socio. Nur la absoluta scio aŭ kono pri la eternaj faktoj povas fari sian posedanton kapabla regi la materion kaj per tio mastri la potencon avantaĝe al la rajto. Sed ĉar ne sole per inteligento iu scio povas fariĝi absoluta aŭ perfekta, sed kontraŭe nur kiel identa kun egalpeza rezulto de inteligento- kaj sentospertoj, kaj ĉar tiu rezulto estas la samo kiel amo, do ĉiu formo de scio povas esti absoluta, nur kiam ĝi estas amoscienco. Tiam ĝi fariĝos por ĉiuj videbla kiel la sankta spirito. Provizore ĝi konsistigas en la tera zono ankoraŭ nur »la nenaskitan feton« por tiu sia identeco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.