Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
30-a ĈAPITRO
La morto kiel »releviĝo«.
Kiel antaŭe menciite funebro kaj timego pro la morto estas tute sen reala bazo. Krom la fizikan korpon, kiun la individuo perdas ĉe la morto, ĝi ja havas kvin aliajn korpojn. De ĉi tie la vivo pluiras al ankoraŭ pli perfektaj planoj de estado en la spiritaj regionoj, ĉio dum la spirita preparo por konstruo de nova fizika korpo estas en realiĝo. Kiam finiĝis la kreo de la feto de la nova fizika korpo, kaj kiam per tio ĝi maturiĝis por povi komenci porti la konscion, tiam okazas la naskiĝo, kaj tiam la individuo ree vekiĝas al konscio sur la fizika plano. Kaj la mio enkarniĝinta en la nova fizika korpo denove estas korespondopreta en la fizika mondo. Sed anstataŭ en la malnova kaj eluzita korpo, kiun ĝi forlasis ĉe sia fizika morto, ĝi nun troviĝas, kondiĉe ke ĝia morto kaj spirita estado estis normalaj, en nova plibeligita korpo inicita por juneco kaj beleco, por amaĵo kaj amo, por vivado kaj laboro.
      Ĉar same kiel la naskiĝo la morto ne povas ekzisti sen tio, ke ĝi estas eniro al nova vivo, do sub ĉiuj cirkonstancoj ĝi identas kun »releviĝo« aŭ al tiu realisma manifestado, kiu esprimas la ĉioregan potencon de la mio super la materio, ties regon super la vivo kaj videbligon de ĝia eterna, nobligita aŭ dieca nepereigebleco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.