Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
3-a ĈAPITRO
La homo postulas pruvojn.
Por ke la perfekta harmonio povu naskiĝi sur la tero, la eterna saĝo aŭ la absoluta vero pri la vivo malkaŝiĝu tiel, ke montriĝas, ke ĝi estas en harmonio kun tiuj absolutaj faktoj, kiujn la estuloj ekposedis pere de sia evoluo de inteligento kaj sento. Ĝi ne plu povas prezentiĝi kiel dogmo, parabolo aŭ kiel bela fabelo sen firma radiko en la ĉiutagaj spertoj kaj sekve ne plu povas esti nur afero de kredo. Ĝi devas montriĝi kiel realaĵo, kiu science radikas en la realaj okazaĵoj.
      La »nereligieco« de la modernaj generacioj efektive estas nur esprimo de »religieco«, kiu postulas ne nur la eternan saĝon kiel absolutan rezulton de la estado, sed kiu postulas ankaŭ ties kalkulmetodon, tiel ke ili mem povas kontroli la kalkulaĵon kaj fari tiun rezulton propra scio. Ĝuste tiun formon de »religieco« ni vidas en tio, kion ni nomas moderna scienco. Laŭ absoluta kompreno ĉiuj sciencistoj do estas verserĉantoj.
      Tra ĉiuspecaj lernejoj kaj instruejoj ĉi tiu menciita formo de »religieco« vastiĝas al la ĉiuaro. Ĉiu homo, kiu lernis nur nombradon aŭ kiu povas elkalkuli la rezulton de du plus du, efektive estas komenciĝanta sciencisto, komenciĝanta praktikanto de saĝo, kvankvam ne estas ordinare konsideri la aferon tia. Kaj evidente estas, ke ju pli progresas la evoluo de tia speco de »religieco«, des pli regresas religieco bazita sur blinda kredo. La kaŭzo de tiu nova evoluo de religieco estas trovebla en evoluo de la analizkapablo de la individuo, kiu estas progresigita en la lasta jarcento, kaj kiun per alia vorto ni nomas inteligento. Inteligento estas la unua senso, pere de kiu la individuo povas atingi la absolutan rekonon aŭ analizon de siaj spertoj. Ĉar ĉi tie sur la tero la homoj en plej alta grado estas objekto de materiaj aŭ fizikaj spertoj, tial tiuj provizore estas la domina objekto por la esplora lumo de la inteligento. Kaj naturbezone la unua absoluta scio, kiun la homaro atingis per tio, fariĝis laŭ responda grado el materia aŭ fizika naturo. Kiam la moderna scienco karakteriziĝas kiel fizikamateria, do tio esprimas nur, ke ĝiaj praktikantoj aŭ posedantoj ankoraŭ ne havas multajn spiritajn spertojn aŭ travivaĵojn, kiujn ili povas trakti pere de sia inteligento. Tial laŭ responda grado ili ne povas akiri spiritan scion, senkonsidere kiel granda estas ilia inteligento. Same kiel necesas fizikaj spertoj por doni fizikan scion, tiel ankaŭ necesas spiritaj spertoj por doni spiritan scion. Sekve la moderna scienco ankoraŭ ne estas aŭtoritato sur spiritaj aŭ okultaj kampoj. Sed tio, kio ĝi ne estas nuntempe, ĝi estos en la estonteco. Post trapaso de la kulmino de la fizika scio estiĝos la avido pri la spirita scio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.