Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
29-a ĈAPITRO
La purgatorio.
Sed por povi naskiĝi en nova fizika korpo la estaĵoj devas trapasi ĉiujn plej altajn regnojn de la spiralo, kvankam kompreneble laŭ tre elementaj aŭ latentaj formoj, kaj tial la malagrablaĵoj etendiĝas nur al la unua regno post la morto kaj eĉ nur al ties plej malalta sfero. Sur la fizika plano tiu sfero estas konata kiel la nocio la purgatorio, kaj tra la superstiĉo ĝi estas plue esprimita kiel la infero. Do prezentiĝas por ĉiuj estaĵoj kun eraraj faroj certa malagrabla zono por trapasi post la fizika morto. Sed la »eterna fajro« kaj »senfina perdiĝo«, kiun atribuis al ĝi primitiva fantazio, kompreneble neniel ekzistas. Ĝi povas esti eĉ tre malagrabla, sed ĉar la malagrablo ja povas ekzisti nur kiel la efikoj de la eraraj faroj de la individuo mem, kaj ĉar kiel aldono al la fizika estado la malagrablo havas la mision stimuli la individuon por ne erari, por ne plu sinmortigi, por ne vivi nenature, alivorte ĝi estas la vojmontrilo al perfekta vivo aŭ al direkto al Dio. Kaj ĉar krome kiel malagrablo ĝi etendiĝas nur en tre malgranda sfero kompare kun la tuta spirita zono, kiu cetere estas oceano de lumo kaj beateco, do laŭ sia plej profunda analizo ĝi estas esprimenda kiel dieca beno. Tial en la realo ankaŭ ne troviĝas ia prava bazo por funebri pro nenatura morto aŭ foriro al la spirita mondo de amikoj aŭ parencoj.
      Se la mortinto havas infanojn aŭ aliajn parencojn, kiuj venas en mizeron pro tiu forpaso, do la postvivantaj parencoj kaj amikoj havas en kunligo kun la socio la taskon anstataŭi la mortinton kaj forigi la mizeron. Per tio la »mortinto« pli facile trapasas la zonon de malagrablo, ĉar ĝuste en tiu zono li aŭ ŝi povas certagrade informiĝi pri la fizika plano, kaj per tio liberiĝi de la ŝarĝo, kiu estus por ĝi la vido de la mizero de la postlasitoj, la vido pri iliaj larmoj, manko kaj malesperiĝo. Funebro pro morto aŭ transiro de la estaĵoj al la spirita mondo estas primitiva konscimanifestado kaj ĝi konserviĝas nur pro nescio aŭ mankanta kono pri la realaj faktoj. Oni do ĝojigas kaj apogas la »mortintojn« ne funebrante. Bonaj kaj afablaj pensoj direktitaj al la »mortintoj«, vera amo al iliaj postlasitoj estas la absolute plej alta kaj plej dieca »epitafo«, kiu entute estas donebla al iu individuo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.