Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
27-a ĈAPITRO
La nenatura morto.
Koncerne al nenatura morto la afero estas iom alia. Nenaturan morton oni komprenu ĉi tie kiel ĉiujn specojn de morto, kiuj ne estas kaŭzitaj de maljuneco. Kaj estas nekontesteble, ke tre granda procentoparto de la individuoj de la tera homaro ankoraŭ estas en sia evoluo tiel longe for de kono pri kaj per tio ankaŭ tiel longe for de plenumo de la eternaj leĝoj, sur kiuj baziĝas la spertado de la vivo, ke el tio neeviteble rezultas mallongigita fizika vivotempo. Ĉar mallongigita vivotempo ja estas malnormaĵo, ĝi estas, same kiel ĉiuj aliaj nenaturaj aŭ malnormaj aferoj, kunligita kun certa malagrablo. Sed tiu malagrablo estas ju pli malgranda, des pli evoluinta estas la koncerna estulo, kaj ĝi estas ju pli granda, des malpli elstara estas la koncerna estulo rilate al tio. La baza kaŭzo de tiu malagrablo estas nome tio, ke ĉe tro frua morto tiu spirita korpo, kiu post la morto devas porti la konscion de la individuo, ne havis sufiĉe da tempo por evoluigi la por tiu celo necesan stabilecon kaj forton. Ĉe tro frua morto aŭ disiĝo de la fizika korpo la tagokonscio ja subite transiĝas al la menciita spirita korpo, kaj ĉar ankoraŭ ĝi ne estas plenmatura por tiu sia rmsio, ĝi fariĝas laŭ iu maniero troŝarĝita, kio en plej malfavoraj okazoj povas rezultigi malnormajn animajn statojn en la unua sfero de la spirita estadoplano. En okazoj, kie la morto estas kaŭzita de longedaŭra antaŭa malsano, la maturiĝo de la menciita spirita korpo estas iom akcelita, kaj la malagrablo pro la tro frua morto fariĝas responde malpli granda.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.