Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
25-a ĈAPITRO
La kaŭzo de mortotimo estas nescio.
La sensoj de la ordinara tera homo estas ankoraŭ ne sufiĉe fortaj por tio, ke per memspertado li povas proprigi al si la analizon pri sia mio, sekve de kio ne estas eble por li konsciiĝi pri sia senmorteco, kaj tial ĉia spirita estado estas por tiu estulo ankoraŭ nur afero de kredo aŭ estas nur teorio. Tial estas nepra sekvo, ke liaj konceptoj kaj imagoj pri la vivo kaj la estado estas firme ligitaj al la stato de lia fizika korpo. Ĉar venos tago, kiam la fizika korpo estos eluzita, kaj kiam sekve ĝia kunludo kun la ceteraj korpoj ne plu povos konserviĝi, tiam, kiel antaŭe menciite, tiu korpo disiĝos de la mio kaj prezentiĝos kiel kadavro. Ĉar la individuo kredas sin unu kun la menciita korpo, li ne atendas tiun okazaĵon kun granda ĝojo, sed kontraŭe pli altgrade kun timo. Jes, eĉ kelkfoje tiu timo povas tiel ekstreme devojiĝi, ke ĝi fariĝas senbrida timego. La individuo ja ne komprenas la situacion, sed kredas, ke la mortoprocezo estas ĝia propra neevitebla pereo aŭ kompleta neniiĝo. Ĉar tiel la tera homo kredas, ke la menciita procezo aŭ »la morto« estas neniiĝo de la individuo aŭ kompleta ĉeso de ĝia estado, do ne nur propran renkonton kun tiu procezo ĝi atendas kun teruro, sed kompreneble ankaŭ tiun de siaj karuloj. Kiam unu el tiuj estas trafita de tiu procezo, la postvivantoj sekve funebras, vestas sin funebre. Jes, estas eĉ rekte kontraŭa al la valida morala koncepto, se li aŭ ŝi ĝuste ne funebras.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.