Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
24-a ĈAPITRO
La rekono de la tera homo pri kosma konscio.
La fizika korpo de la tera homo estas tiu el ĝiaj ses manifestokorpoj, kiu estas plej evoluinta, sekve de kio ĝi povas plej altgrade korespondi kun la fizika energio, dum kompare kun ĝi la aliaj korpoj estas pli aŭ malpli latentaj. Tial la fizika estadoplano fariĝas tiu, sur kiu la sama estulo estas plej konscia, kaj la ceteraj planoj, kiuj estas la spiritaj, fariĝas tiuj, sur kiuj ĝi estas konscia en plej malalta grado. Jes, eĉ kelkfoje la spirita konscio de la tera homo estas tiel malgranda kompare kun la fizika konscio de la sama estulo, ke li kredas, ke nur la fizika konscio ekzistas, dum ĉio rilate al spirita aŭ kosma konscio estas fantazio aŭ superstiĉo. Poste en la evoluo, kiam la individuo atingos la lastajn estadoplanojn en spiralzono, la rilato estos inversa. Tiam li estos plej konscia sur la spiritaj estadoplanoj, dum lia fizika rekono estas latenta. Sed provizore la fizika mondo estas la plej realisma por la tera homaro, kaj sekve ĝi kredas laŭ alta grado, ke tiu mondo estas la sola realo, dum kompreneble la samo okazas koncerne la rekonon pri la fizikaj korpoj de la individuoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.