Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
23-a ĈAPITRO
La korpoj de la mio.
Kiel diriĝis en la antaŭaj ĉapitroj, la vivspertado de la mio dependas de iuj en la superkonscio radike ligitaj ĉeforganoj, unu por ĉiu baza energio. Ĉar ĉiu baza energio kreas specialan estadoplanon, la ses ĉeforganoj de la mio sekve identas kun unu korpo por ĉiu estadoplano. Sur ĉiu estadoplano la spertado de la vivo do povas rekte okazi nur pere de la por tiu estadoplano ekzistanta korpo. Ĉar tiuj korpoj estas kreitaj realaĵoj konsistantaj el substanco, materio aŭ energio, povas esti influataj de pli fortaj energioj, povas difektiĝi kaj malnoviĝas kaj eluziĝas, do la spertado de la vivo estas perfekta aŭ neperfekta laŭ la perfekteco aŭ neperfekteco de tiuj korpoj. Kaj ĉar kiel ĉiuj aliaj kreitaj aferoj ankaŭ tiuj finfine fariĝas neuzeblaj kaj sekve devas anstataŭiĝi per novaj, tial en ĉiu estadoplano la vivspertado de la mio derompiĝas en la momento, kiam por la koncerna plano la malnova korpo malligiĝas de la mio kaj ĝis tiu momento, kiam por la sama plano okazas la naskiĝo de la nova korpo. Kiam la malnova korpo estas disigita de la mio, tiu sekve ne povas rekte sensi sur la koncerna estadoplano kaj tial estas pli-malpli senkonscia sur ĝi tiel longe, kiel la nova korpo ankoraŭ ne estas finkonstruita. Ĉar laŭprincipe tiu renoviĝoprocezo estas egala por ĉiuj ses manifestokorpoj, la mio aŭ la viva estaĵo tiamaniere ricevas ses diversajn ripetiĝantajn interrompojn en sia tuta spertado de la vivo. Sed laŭ eternaj leĝoj tiuj interrompoj ne okazas samtempe, sed laŭ tia maniero, ke nur unuope la korpoj povas esti objekto de renovigo. Tial dum tia renoviĝa procezo la individuo ĉiam spertas la vivon tra la kvin aliaj manifestokorpoj en la eternokorpo. Tiel kiel tuto ĝia spertado pri la vivo neniam povas tute derompiĝi. La interrompoj povas laŭvice ampleksi nur unuopan el la estadoplanoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.