Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
22-a ĈAPITRO
Sonĝoj.
Sed sub tiaj cirkonstancoj, kie transiĝo de la tagokonscio al la spiritaj statoj ne estas tute perfekta, kaj kie sekve la individuo troviĝas en speco de interstadio inter fizika kaj spirita estado, ekzemple ĉe febro, malsanoj, narkotikaj statoj aŭ simile, tiam tamen povas okazi, ke spiritaj memoroj povas kunfandiĝi kun fizikaj memoroj kaj per tio partopreni la maldorman fizikan tagokonscion de la individuo. En la ĉiutaga vivo tiaj kunfanditaj spiritaj kaj fizikaj memoroj esprimiĝas per la nomo sonĝoj. Pro tiu sia malnorma kaj nekontrolita apero la sonĝoj estas laŭ responda grado nefidindaj. Sed por la evoluinta kosma estulo, kiu povas konscie aŭ laŭ sia volo fari tiujn transigojn de la tagokonscio el la unu manifestokorpo al alia, kaj kies memorkorpo ludas alian pli gravan rolon kompare kun la gravito- kaj sentokorpo ol tiun de la tera homo, la spiritaj spertoj ne estas »sonĝoj«, sed komplete maldormaj spertoj kaj pro tio konsciaj faktoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.