Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
21-a ĈAPITRO
La kaŭzo, ke oni konceptas la dormon kiel senkonsciecon.
Ĉar la memorkorpo estas tiel malmulte elstara ĉe la tera homo, ĝi ankoraŭ ne povas prizorgi transigon de memoroj pri spiritaj spertoj en la maldorman fizikan rekonon. Laŭ tre alta grado tio sekvigas, ke koncerne la rekonon de sia spirita spertado, kiam tiu okazas laŭ kompleta formo, la sama estulo fariĝas viktimo de iluzio. Sed kion oni komprenu pri kompleta spirita spertado? – Ĝi estas stato, en kiu la maldorma tagokonscio de la individuo transiras de tio, ke ĝi estis portata aŭ konservata de ĝia fizika korpo al tio, ke ĝi estas portata de unu el ĝiaj ceteraj korpoj. Kiam tia transigo okazas, la individuo perdas sian fizikan sensadon kaj estas senkonscia sur la fizika plano. Por la tera homo la plej forta formo de tia transigo estas tiu, kiu okazas, kiam la fizika korpo de la individuo komplete aŭ tute disiĝas de la eternokorpo. Tiam ĝia maldorma stato transiĝas al la sentokorpo, kiu tiam provizore fariĝas la portanto aŭ konservanto de la maldorma aŭ konscia rekonado de la individuo. Sed kompreneble tiu rekonado havas spiritan karakteron kaj sekve estas el tute alia naturo ol la fizika. Tiu transigo estas identa kun tio, kion ni nomas la morto. La konscitransiĝo menciita ĉi tie povas okazi ankaŭ laŭ malpli kompletaj formoj. Tiajn malpli kompletajn formojn ni konas kiel anestezon, svenon, trancon, hipnoton kaj la ordinaran aŭ naturan formon de dormo. Ankaŭ ĉi tie la tagokonscio transiĝas al la sentokorpo. Sed ĉar dum tiuj formoj la fizika korpo ne estas tute disigita de la mio, sed daŭre estas ligita al ĝi, la tagokonscio povas denove rekondukiĝi al la fizika korpo. Tiam la individuo revekiĝas aŭ rekonsciiĝas sur la fizika plano. Sed ĉar laŭ normala maniero la memorkorpo ne povas transkonduki la memorojn pri la spertoj de la sentokorpo en la tagokonscion de la fizika korpo, la sama individuo sekve ne povas per tiu korpo ricevi ian konscian memoron aŭ rekonon pri tiu sia spirita sperto de la vivo. Tial la tera homo konceptas ĉiun formon de spirita estado kiel senkonscian staton.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.