Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
20-a ĈAPITRO
La memoroj kaj la memorkorpo.
Por sia kapablo pri spertado de estinteco la mio havas specialan organon. Ĝi estas, kiel antaŭe menciite, la sesa manifestokorpo. La estadoplano, sur kiu tiu korpo iam devos porti la konscion por la individuo tiel, kiel nuntempe la fizika korpo portas ĝian konscion sur la fizika estadoplano, do ne estas iu ekstera plano kiel estas ĉiuj ceteraj, sed kontraŭe konsistas el la interna mondo de la individuo mem. Alivorte ĝi estas la regiono por la kompleto de memoroj de la individuo. Kio estas memoroj? – Jes, kompreneble ankaŭ ĉi tie mi devas referenci al »Livets Bog«, sed povas almenaŭ diri, ke memoroj estas identaj kun »kopioj« de la spertoj de la individuoj. Tra la tuta funkciado de la mio realiĝas tio, ke en iu por la celo precipe taŭga materio ĉiu ajn spertado postlasas stampon. Tiu stampo fariĝas kompleta »kopio« de la koncerna sperto. Tiuj »kopioj« estas ankaŭ esprimeblaj kiel detaloj aŭ »objektoj« sur speciala estadoplano. Tiu estadoplano estas la sesa en unu spiralzono. Kaj ĉar por la sufiĉe evoluinta individuo ĉiu kontakto aŭ ĉiu tuŝo al tiu regno sentiĝas aŭ spertiĝas kiel beateco, do tiu zono estas esprimebla kiel la beatoregno. En tiu regno la sesa baza energio aŭ la memorenergio do estas la ĉefa. »La kopioj« aŭ la »objektoj« en tiu regno, kiuj estas la memoroj, sekve ne povas esti spertataj pere de iu ajn manifestokorpo, kiu estas konstruita por la aliaj bazaj energioj, sed ili povas esti rekte spertataj nur pere de la memorkorpo.
      Dum la fizika korpo troviĝas en sia kulmino, la memorkorpo kontraŭe estas ĉe la tera homo preskaŭ latenta. Sekve tio signifas, ke en sia evoluo la menciita estaĵo atingis nur ĝis la kulmino de sia spertokapablo sur la dua estadoplano en ĝia spiralzono, dum la kulmino de ĝia spertokapablo pere de la memorkorpo ankoraŭ troviĝas je la distanco de tri estadoplanoj pli antaŭe en la evoluo. Surbaze de tio estas komprenebla afero, ke koncerne sian memoron la tera homo estas latenta estaĵo kaj sekve ne havas la kapablon fari sin konscia pri la memoroj de siaj antaŭaj estadoj. Tial por tiu estulo la memspertita rekono de senmorteco ankoraŭ estas esprimebla maksimume kiel bela senseto, instinkto, teorio aŭ supozo. Sed kiel en la evoluo ĝi nun atingis estadoplanon, kie la fizika korpo povas porti ĝian konscion, tiel en la evoluo ĝi do ankaŭ nepre atingos tiun estadoplanon, kie ĝia memorkorpo estas evoluinta por porti ĝian konscion kaj per tio havos la kapablon memori en plene maldorma stato de tagokonscio sian trairon kaj spertadon de la estintaj estadoplanoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.