Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
2-a ĈAPITRO
La malnova devas foriĝi.
La tuta nuntempa malbonstato de la homaro do estas demando pri evoluo. Tial ne estas eble kulpigi iun pro ĝi, nek pastron, nek krimulon, nek riĉulon, nek malriĉulon. Ĝi estas kaŭzita de la ekzistanta sistemo. Kaj oni ne povas postuli, ke tiu reprezentu idealismon aŭ evolunivelon pli altan ol tiun, al kiu atingis la meza homa konscio, kaj el kiu ĝi ĝuste estas rezulto. Sed ĉar kiel antaŭe menciite la homaro ne estas malnorma, sed havas la kapablon rikolti spertojn, havas kapablon esplori, ĝi ĝuste atingos rekonon pri la plej profundaj kaŭzoj de tiuj ĉiuj malharmonioj kaj malagrablaĵoj, sub kiuj ĝi nun suferas kaj ĝemas, kaj per tio ĝi venkos sian nunan malluman sorton. En siaj detaloj tiu sorto sekve estas tiu esplorkampo, sur kiu la homaro nuntempe rikoltas sciojn pri tio, kiel socia sistemo aŭ socia aranĝo precize ne devas esti. Tio signifas, ke antaŭ ĝiaj okuloj prezentiĝas nuntempe spertoj, kiuj realiĝas kiel kreskanta malsimpatio kontraŭ la ekzistantaj cirkonstancoj, kaj sekvigas subfoson al la malnova socia sistemo. Kaj tiu malsimpatio estas la unuaj radioj de la matenruĝo de komenciĝanta nova tempo. Baldaŭ estos fakto por ĉiuj, ke ni ĉeestas la ruiniĝon de la malnova mondkulturo kaj la naskiĝon de nova mondkulturo. Ni trapasas treege gravan turnpunkton en la historio de la tero. Ni vidas mejloŝtonon en la grandioza regno de la eterneco.
      Kiel heredon de la estinteco la nuntempaj generacioj de la homaro ricevis grandan saĝon. Por ne impresi tro blindige, malebla aŭ nekomprenebla tiu saĝo estis adaptita al la primitiva konceptado de la antaŭtempaj generacioj pere de simboloj kaj paraboloj. Kaj ĉar ankoraŭ ĉe sia transpreniĝo ĝi estas vestita en la samaj adaptiĝoj aŭ paraboloj, ĝia efiko al la modernaj generacioj ne estas sufiĉe forta. Laŭ aliaj vojoj nome, parte pere de scienca esplorado kaj parte pere de evoluo de sentovivo pli granda, tiuj modernaj generacioj ekposedis sciojn, kiuj, kvankam ne mem sufiĉaj por fundamenti la religiajn aŭ moralajn postulojn, tamen antaŭ longe superbrilis la eksteran formon- aŭ interpreton, tra kiuj transprenita saĝo estis modifita. Pro tio la interpreto aperis al la modernaj generacioj pli kaj pli kiel arkaikiĝinta aŭ naiva, pli kaj pli fariĝis dogmoj. Tio naturbezone rezultigis malharmonion inter tiuj generacioj kaj la predikantoj de la transprenita saĝo. Aperis dubantoj kaj liberpensantoj. La intereso por viziti preĝejojn malpligrandiĝis. Esti religia fariĝis nemoderna afero. Ioma malmoraliĝo sekve komencis havi kondiĉojn por realiĝi. Tre ofte tiu malharmonio ricevis la nomon »nereligieco«. Sed tiu nomo estas tre erara, ĉar laŭ absoluta kompreno neniu homo povas esti nereligieca. Kvankvam li ne kapablas kredi je iu speciala parabolo, speciala formo aŭ dogmo, li tamen kredas la veron. La kondiĉo estas nur, ke ĝi aperu en formo, kiu trovas ehon en lia propra interno. Kiam ĝi estas interpretita en harmonio kun liaj propraj travivaĵoj aŭ spertoj, tiam li nepre kredas. Se en tia okazo li ne kredas, do tio povas okazi nur pro malsanemaj faktoroj, kiuj troviĝas en lia konscio. Kaj kiel nenormala estaĵo li ne povas esti en konsidero en ĉi tiu kunligo.
      Do ne nur kun la materia, sed ankaŭ kun la religia aŭ spirita flanko de la vivspertado la homoj de la tero estas en malharmonio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.