Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
19-a ĈAPITRO
La cerbo ne estas la fina loko de la sensado.
Kiel mi antaŭe priparolis, la tuta fizika spertado de la individuo okazas pere de kunludo inter la ses manifestokorpoj de la mio. El tiuj la sesa estas tiu, en kiu la memoro havas sian lokon. Sed ĉi tie oni ja komprenu, ke la memoro absolute ne havas sian lokon en la fizika cerbo, kiel ĝenerale supozate. Estas ĝuste, ke por ĝi, same kiel por ĉiuj aliaj spiritaj kapabloj, troviĝas centroj en la cerbo, sed en neniu ajn okazo tiuj estas la fina loko por la menciitaj kapabloj, sed konsistigas nur mikroorganojn por transformado aŭ kreoŝanĝo de fizika energio al spirita energio. Spirita energio estas laŭ fizika vidpunkto la samo kiel elektra energio. En tiu formo ĉiu fizika energio transiras en la spiritajn korpojn, kiuj senescepte ĉiuj estas el elektra naturo kaj nur per tiu povas esti ligita al la mio. Ke ĝuste estas tiel, tio montriĝas inter alie ankaŭ per tio, ke ĉiu unuopa el ĉiuj fizikaj organoj por sensado, kiel ekzemple tiu por vidado, aŭdado, la flarsenso ktp., estas ligita al la cerbo per iu nervo. Se oni tratranĉas tiun nervon, la fizika reagado en la organoj, kio estas la kreo de bildo en la retino de la okulo kaj la sonefiko al la timpana membrano ktp., tamen okazas, sed per la koncerna organo la individuo spertas neniun sensadon. Altgrade la kontraŭo okazas, kiam la nervo ne estas tratondita, kaj do montriĝas fakto, ke la reagoj eniras de la organoj tra la nervon. Tiel tiu fariĝas identa kun kondukilo por energio. Sed energio, kiu povas trairi masivan kondukilon, povas esti nur el elektra naturo, kaj kiel antaŭe menciite tio laŭ absoluta kompreno signifas el spirita naturo. De la organoj la fizikaj efikoj al la sensoj kondukiĝas en formo de elektraj ondoj tra la nervojn en la cerbon kaj de tie plutransformiĝas al la specialaj spiritaj korpoj, al kiuj ili apartenas en la tuta strukturo de la mio. Nur tiam la reagoj fariĝas por la individuo spertado de la vivo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.