Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
18-a ĈAPITRO
La kaŭzo, ke la individuo ne memoras suui eternan estintecon.
Kial la tera homo ne konas sian eternan estintecon? – Ĉar ne koni sian estintecon estas la samo kiel ne povi memori ĝin, la respondo al tiu demando troviĝas en la analizo pri la memorkapablo kaj koncerne la teran homon, do en sia kosma cirkulo tiu kapablo estas preskaŭ tute malsupre en sia latenta stadio. Li eĉ ne povas memori la komenciĝon de sia nuna fizika korpo kaj per tio ankaŭ ne la komenciĝon de sia nuna fizika vivo. Li do ne konas la unuajn jarojn de sia vivo. Li povas neniel memori ĉiujn detalojn en sia spertado de la hieraŭa tago, sed kiam la regiono de la memorkapablo de la individuo eĉ ne ampleksas lian nuntempan fizikan vivon, sed ke jam mankas en la konscia rekono de la individuo kelkaj jaroj el la unua periodo de lia fizika vivo, do estas ja tute natura afero, ke li tute ne memoras okazaĵojn kaj detalojn, kiujn li spertis en tempo, kiu havas lokon ankoraŭ pli frue en la tempo. Tio, ke la individuo ne memoras sian estintecon aŭ siajn antaŭajn vivojn, do ne estas pruvo pri tio, ke tiu aŭ tiuj ne ekzistis. Tio estas kontraŭe esprimo de mankhava memoro. Sed tio kompreneble ne signifas, ke la memoro de la tera homo estas malnorma. Kontraŭe, ĝi estas en plena kontakto kun la naturaj mondleĝoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.