Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
16-a ĈAPITRO
La reveno de la energio.
Sed koncerne la superkonscion ankoraŭ estas tio rimarkinda, ke ĝi ekzistas kiel la funkciiga ĉefa faktoro en ĉia sortokreado. Kio estas sortokreado? – Laŭ kosma vidpunkto sortokreado estas la estiĝo ĉe viva estaĵo de ĝia spertado pri la efikoj de tiuj kaŭzoj, kiujn ĝi mem funkciigis. Sed ĉu la viva estaĵo vere funkciigas la kaŭzojn de sia propra sorto? – Jes, absolute! Neniu ajn formo de spertado de la vivo povas ekzisti sen tio, ke ĝi identas kun interefikado inter la energielradiado de la koncerna estaĵo kaj la energielradiado de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj sekve ĉiu formo de spertado estas la samo kiel ricevado kaj elsendo de energio. Ĉar neniu ajn energio povas iri laŭ rekta linio, sed estas devigita movi sin en cirklo, do ĉiu ajn elsendo de energio neeviteble revenas al sia origino pli aŭ malpli poste. La diversaj korpoj do efektive estas speco de aparatoj por elsendo kaj ricevo de la energioj. Laŭ la speciala naturo de la energioj kaj laŭ la akceloj kaj malakceloj, kiujn ili renkontis, la tempo ĝis ilia reveno al la origino estas tre diversa. En formo de pensoj, manifestaĵoj aŭ kreaĵoj la mio funkciigas pere de la superkonscio elsendon de la energioj. Ĉe la reveno ili manifestiĝas en formo de la sorto de la koncernaj individuoj. Kaj kiel semis la individuoj, tiel same ili sekve rikoltos. El tiu grandega ludo la tera homo do konas nur la fizikan parton, kiu estas lia fizika korpo kaj ĝis certa grado ties funkcioj. Estas ĝuste, ke en plej favoraj okazoj li nomas ĉiujn ceterajn funkciojn en sia konscio spiritaj funkcioj, sed tamen plejparte fantazio kaj en malpli favoraj okazoj superstiĉo ktp.. Sed sendepende de tio la funkcioj de la superkon scio iras propran iron laŭ eternaj leĝoj kaj vojoj, kiuj sendevie igas la vivajn estaĵojn sperti la efikojn de tiuj kaŭzoj, kiujn ili mem funkciigis, por per tio finfine funkciigi ilian konscion en la plej alta amo, saĝo kaj beateco.
      Ĉe tiu malgranda rigardo en la bazan analizon de la viva estaĵo ni vidis, ke tiu konsistigas tri neskueblajn realaĵojn, kiuj estas unue tio, kio spertas la vivon, la mio, due la kreokapablo de la mio, kaj trie la principo la kreita, kiu principo alivorte estas ĝiaj spertoj aŭ ĝia tagokonscio. Kiel ni vidis tiuj tri principoj estas absolute nedisigeblaj. Se ne ekzistus unu el ili, la du aliaj ja estus neeblaĵo. Kaj ĉar ĉiu aparte esprimas specialan principon, la kosma analizo de la viva estaĵo estas esprimenda kiel triunua principo. Ĉar neniu el tiuj principoj povas identi kun rezulto de kreado, la senmorteco de la viva estaĵo sekve montriĝas fakto. Tio signifas, ke iom post iom la senmorteco estos spertata de ĉiu viva estaĵo kaj per tio ankaŭ de la tera homo, kvankam hodiaŭ tiu senmorteco estas kaŝita por li.
      Per ĉi tio ni trairis tiom da kosma materialo, kiom mi opiniis necese por doni al la legantoj la necesajn anticipajn informojn, tiel ke eblas kompreni la sekvantan klarigon pri la materia sorto de la tera homo, pri lia eliro el la bestoregno kaj lia pasado trans la limon kontraŭ nobligita kaj klariĝinta estado.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.