Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
15-a ĈAPITRO
La nova korpo.
Ĉar la organoj aŭ korpoj ekzistantaj en la subkonscio estas kreitaj realaĵoj, estas kreitaj el energio, substanco aŭ materio, do same kiel ĉiuj aliaj kreitaj realaĵoj ili estas subigitaj al malnoviĝo, eluziĝo, difektiĝo kaj ruiniĝo. Kiam unu el la antaŭe menciitaj korpoj laŭ natura maniero malnoviĝis aŭ eluziĝis, aŭ kiam laŭ nenatura maniero pro difektaĵoj venis en tian staton, ke ĝi ne plu povas plenumi sian interefikadon kun la ceteraj korpoj, tiam ĝi malligiĝas. Tiu malligiĝo identas kun tiu procezo, kiun ni nomas morto. Kiam tiu malligiĝo estas finita kaj la ligo de la koncerna korpo al ĝia mio estas komplete rompita, tiam tiu korpo estas identa kun kadavro.
      El mortoprocezoj la tera homo konas ankoraŭ nur tiun, kiu malligas la fizikan korpon de la mio, kaj el kadavroj nur la kadavro de la fizika korpo estas konata. Sed ĝis certa grado io simila okazas koncerne la ceterajn korpojn.
      Tiu eligo de korpoj funkcias laŭ eternaj leĝoj kaj do povas okazi nur, kiam en la kunludo kun la ceteraj korpoj la koncerna korpo estas neuzebla. Tiel, kaj same pro tiuj leĝoj, la mio fariĝas kapabla funkciigi komenciĝantan konstruon de nova korpo el sama materio kaj en kontakto kun ĝia leviĝanta evoluo. Dum tiu procezo ĝi do spertas la vivon pere de la ceteraj korpoj. Kiam tiu korpo, kiu estas sub konstruado, atingis certan nivelon, ĝia komenciĝanta misio funkciiĝas en formo de naskiĝoprocezo. Kaj per tio la mio denove naskiĝas sur la koncernan estadoplanon, sed en nova kaj plibonigita korpo. Tiel la eterna estado de ĉiuj vivaj estaĵoj formiĝas kiel daŭra renaskiĝado al nova kaj pli perfekta vivoformo sur la koncerna plano. Ĉar ankoraŭ la tera homo konas nur sian fizikan korpon kaj sekve sentas sin unu kun tiu, ĝi naturbezone fariĝas viktimo de tiu iluzio, ke la morto estas ekstermo al ĝia ekzistado aŭ estas kompleta ĉeso de la vivo. Sed ĉi tie ni ja vidis, ke dank al la mio kaj ĝia superkonscio ĉiu viva estaĵo estas eterna nepereigebla realaĵo, ke laŭ absoluta kompreno la morto estas iluzia, kaj ke nur la vivo ekzistas.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.