Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
14-a ĈAPITRO
La fizika kaj spirita sensado de la tera homo.
La bazaj energioj aperas en diversaj gradoj de denseco. La plej densaj gradoj estas fizika materio kaj malpli densaj estas spirita materio. La sensado de la tera homo pri spirita materio estas ankoraŭ plejparte nur latenta, dum kontraŭe la sensado pri fizika materio troviĝas ĉe la kulmino, kaj tial nur tiu parto de la strukturo de la mio, kiu estas konstruita el fizika materio, fariĝas videbla aŭ konscie alirebla por la koncerna estulo. Kaj ĉar la menciita parto koncentriĝas en la korpo por la gravitoenergio, kiu estas la fizika korpo, do nur tiun korpon kun responda fizika sensado la tera homo povas sperti kiel efektivan realon. Ĉar en rilato al tio la aliaj kvin el la ĉefaj organoj aŭ korpoj de la mio ankoraŭ manifestiĝas por la koncerna estulo nur laŭ pli aŭ malpli latentaj formoj, ĝia spertado de tiuj kaj la koncernaj kvin aliaj estadoplanoj laŭ responda grado ankaŭ fariĝas latenta. La fizika korpo ne estas memstara organo, sed ĝi estas organo en la subkonscio kaj sekve de tio ligita al ĝi aŭ al la aliaj kvin bazenergiaj organoj per specialaj centroj en la fizika cerbo- kaj nervosistemo, kaj tial estiĝas interefikado inter la fizika kaj spirita spertado de la koncerna estulo. La fizika estado do ne estas absolute pure fizika, sed estas bazita sur tiu interefikado. Ĉar la fizika spertado estas kulminanta, dum la spirita manifestiĝas al la tera homo nur laŭ latentaj formoj, tiu laste nomita tuteombriĝas aŭ kunfandiĝas kun la fizika. Kaj rekono ĉe la individuo de ĝia spirita identeco sekve fariĝas iluzia. Ĝi kredas, ke ĉio estas fizika, kaj ke ĝi mem estas unu kun sia fizika korpo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.