Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
13-a ĈAPITRO
La patrina energio, la superkonscio kaj la subkonscio.
Kiel antaŭe menciite la mio posedas organismon. Organismo estas vivakcela rimedo parte eterna kaj parte kreita, kiu estas ligita al la mio. Pro tiu rimedo la mio povas krei tiun funkciigon kaj interefikadon de la bazaj energioj, kies reagoj identas kun la spertado de la vivo. Al la eterna parto de tiu rimedo de vivspertado kaj manifestado mi donis la nomon la superkonscio de la viva estaĵo. Por ĉiu el la ses bazaj energioj estas ligita al tiu superkonscio iu same parte eterna kaj parte ŝanĝebla organo. Ĉiu bazenergia organo estas firme radikiĝinta ĉe la eterna parto kaj estas unu kun la superkonscio. La ŝanĝebla parto de la menciitaj bazenergiaj organoj estas kombinitaj en kunlaboro, pere de kiu la mio povas funkciigi la finan formadon de sia vivspertado kaj manifestado aŭ kreado. Al la kombino de tiuj bazenergiaj organoj mi donis la nomon la subkonscio de la viva estaĵo. Tra la specialaj eternaj organoj en la superkonscio, kiujn mi ne povas trakti ĉi tie, funkciiĝas iu sepa baza energio, al kiu mi donis la nomon la patrina energio. De la superkonscio la patrina energio pluefikas al la bazenergiaj organoj, kiujn ĝi tenas en eterne ŝanĝiĝanta kombino. Tra tiuj ŝanĝiĝantaj kombinoj de la bazaj energioj kaj helpe de la bazenergiaj organoj la mio fariĝas kapabla krei sian manifestadon kaj vivspertadon. Ĉar en certaj kombinoj la bazaj energioj konsistigas fizikan materion kaj en aliaj kombinoj spiritan materion, kaj ĉar la materio konsistigas la materialon de kreado, la mio tiel fariĝas kapabla krei kaj sperti kaj en fizika kaj en spirita materio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.