Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
10-a ĈAPITRO
La estadoplanoj.
Laŭ la ses specialaj bazaj energioj tiu evoluo realiĝas kiel trapaso en ses specialaj regionoj, kio estas unu por ĉiu baza energio. Ĉiu el tiuj regionoj do reprezentas specialan formon de vivspertado, kiu diferencas de la aliaj, kaj kiu esprimiĝas per la nocio estadoplanoregno. Tiamaniere troviĝas ses estadoplanoj. El tiuj la unua estas tiu, kiun ni nomas la plantoregno, la dua estas la bestoregno kaj la tria la homoregno. Al la kvara mi donis la nomon la saĝoregno, al la kvina la nomon la dieca mondo kaj al la sesa la nomon la beatoregno. El tiuj regnoj la tera homo do trapasis la kulminon de la bestoregno kaj multe survojas al la sekvanta regno. Ankoraŭ ĝi do ne estas preta homo, sed ĝi ja ankaŭ ne estas besto laŭ pura formo. Ĝi estas transira estaĵo inter besto kaj homo. Tio estas pli facile komprenebla, kiam oni konstatas, kiuj bazaj energioj estas fundamentaj en la regnoj. La homoj ankoraŭ ne lernis koni tiujn bazajn energiojn laŭ ilia vera naturo kiel energio, sed kontraŭe konas ilin nur kiel realaĵojn, kiuj esprimiĝas sub la nocioj: instinkto, gravito, sento, inteligento, intuicio kaj memoro. Al la kosma klarvido tiuj realaĵoj do montras sin la grandaj kaj absolutaj bazaj energioj de la vivo. Ĉio en la estado estas kombinita el tiuj energioj. Malantaŭ la planta regno ekzistas la instinktoenergio, malantaŭ la bestoregno la gravitoenergio. Tiu laste menciita energio havas tian karakteron, ke ĝi akcelas la mortigan principon aŭ ĉion, kio apartenas al la nocioj malĝojo, malsano kaj korpodifektado. Malantaŭ la homoregno ekzistas la sentoenergio aŭ tiu energio, kiu en sia plej alta formo ekzistas kiel amo. Malantaŭ la saĝoregno ekzistas la inteligentoenergio, malantaŭ la dieca mondo ekzistas la intuicienergio kaj malantaŭ la beatoregno la memorenergio.
      Oni kompreneble komprenu, ke ĉiuj energioj troviĝas en ĉiu estadoplano, sed la energio, kiu ĉi tie estas menciita en kunligo kun ĉiu estadoplano, estas tiu, kiu regas kaj stampas la koncernan planon.
      Post trapaso de la ĉi tie menciitaj ses regnoj la vivaj estaĵoj eniras novan plantoregnon, novan bestoregnon ktp., sed el multe pli grandaj dimensioj kaj el multe pli nobla naturo ol la antaŭa regno, kaj tiel tiu pasado aŭ la evoluo de la vivaj estaĵoj plue estas distingebla laŭ grandaj partoj. Ĉiu el tiuj partoj do konsistas el tuto de la menciitaj ses estadoplanoj. Tio signifas, ke la vivaj estaĵoj troviĝas en eterne daŭranta pasado antaŭen kaj supren kontraŭ pli kaj pli grandaj altecoj de amo, harmonio kaj beleco en la senfina regno de Dio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.