Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
1-a ĈAPITRO
La nuntempa krizo de la homaro.
En la nuna tempo la sorto de la homaro manifestiĝas kiel monda krizo, kaj en formo de senlaboreco, malriĉo, malsaneco, revolucio, fetomortigado, mortigoj, sinmortigoj, malvirtoj, perversoj, malfeliĉaj geedzecoj, nereligieco kaj frenezo ĝi sentiĝas kiel tiel kreskanta ĝeno, ke laŭ la tempo neniu unuopa homo povas resti netuŝita de ĝi. Sekve absoluta superrigardo pri tio, kio efektive okazas, ne estas nur aktuala, sed estas eĉ absoluta neceso, se entute estu eble ĉesigi tiun krizon. Sed ĉu la homaro ne havas tian superrigardon? Ĝi ja havas la sciencon. Ĝi havas grandiozajn universitatojn, lernejojn kaj instruejojn por evoluigado de inteligento. Ĝi havas laboratoriojn por analizado pri la substancoj. Ĝi havas observatoriojn por la studado pri la rilato de la tero en la mondospaco. – Jes, tio estas tute ĝusta, sed tamen la homaro estas laŭ grandaj trajtoj absolute sen scio pri tio, kio okazas antaŭ ĝiaj okuloj. Ĉar, se ĝi vere havus la efektivan superrigardon, ĝi nepre devus pro sia agmaniero esti konsiderata kiel malnorma, kiel freneza. Ĝi posedas senfinajn riĉaĵojn, sed vivas en malriĉeco. Ĝi havas neelĉerpeblajn fontojn de nutraĵo, sed malsatas. Ĝi disponas pri eksterordinaraj ebloj de produktado de varmo, sed frostas. Ĝi havas la plej bonajn kondiĉojn de saneco, sed suferas pro multege da malsanoj. Ĝi posedas amason da »ĉevalpovoj« aŭ rimedoj por laborigi al si la elementojn, sed ankoraŭ en la ŝvito de sia vizaĝo manĝas sian panon. Ĝi havas registarojn, ministrojn, prezidantojn, reĝojn kaj diktatorojn, sed vivas en kaoso kaj mallumo. Ĝi havas preĝejojn, templojn, profetojn kaj mondsavantojn, pere de kiuj la grandaj ordonoj: »Amu unu la alian«, »Tiu, kiu glavon prenas, per glavo pereos« en jarmiloj estas predikitaj kiel la vojo al la vivo, sed tamen ĝi reprezentas geniecon pri produktado de mortigiloj aŭ militiloj. Do, se la homaro posedus absolutan superrigardon pri sia propra potenco, ĝia psikoanalizo montrus, ke ĝi estas komplete malnorma. – Sed feliĉe ne estas tiel. La homaro estas tute normala. Ĝi rikoltas spertojn kaj ekspluatas ilin. Ĝi faras eltrovaĵojn kaj atingas novtrovojn. Ĝi proprigas al si sciojn, kaj pere de tiuj ĝi ricevas potencon. Ĝi troviĝas en grade altiĝanta evoluo. Ĝi posedas multe pli grandan potencon kaj multe pli grandan kreoforton ol antaŭ nur cent jaroj. Sed la kaŭzo, ke ĝi ankoraŭ ne sukcesis servigi al si la teron, estas, ke ankoraŭ ĝi ne rikoltis sufiĉe da spertoj kaj sekve ankoraŭ ne kapablas regi sin mem tiom, kiel necesas por eviti la malharmoniojn, en kiuj ĝi ekzistas.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.