Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
9-a Ĉapitro
Kiam nematuraj primitivuloj reenkarniĝante venas en kulturhoman socion, aperas la tiel nomata "mondo de krimuloj".
Homo, kies morala evoluo harmonias kun tiu de la plimulto, kaj kiu ne troviĝas en kriza situacio de seksama aŭ alia malfeliĉo, neniel sentas "naŭzon" pri la vivo, sed la kultura kontakto kun la plimulto lin bone kontentigas. Sed se li morale troviĝas sub la nivelo de la plimulto, li tre ofte kolizias kun la validantaj leĝoj, ĉar al li estas tre malfacile subordigi sin al ili, kaj sekve, se li obeas, tio okazas nur pro timo pri puno, pri perdo de civitanaj rajtoj kaj ĝenerala estimindo. Ju pli lia morala evoluo malsuperas tiun de la reganta plimulto, des pli li riskas surfundiĝi en la tiel nomata "mondo de krimuloj" aŭ la "submondo", kaj des pli "naŭze" efikas al li la morala kaj jura strukturoj de la koncerna socio. Tio kompreneble ne estas sekvo de ia "degenero", kontraŭe ĝi frapante ilustras, ke li ankoraŭ ne finevoluis en malpli alta, pli primitiva kulturstadio, en kiu trompo kaj ŝtelo, venĝo kaj murdo estas laŭleĝaj "virtoj" grandparte estimataj. Ke tiaj estuloj ĉe sia reenkarniĝo venas en pli altan kulturon sekvas sole el la allogo de ties multaj materiaj avantaĝoj netroveblaj en la primitiva kulturo. La primitivuloj simple logiĝas en ĝin; altiras ilin ĝiaj pli belaj organismoj, ĝiaj multaj teknikaj helpiloj por la ĉiutaga vivo, la komfortaj loĝodomoj kaj veturiloj, la teknikaj murdmaŝinoj por defendo kaj atako, kaj tiel plu.
      El kiu evoluregiono ili do venis? De kie ili deziris veni en modernan civilizon? – Respondi al tio ne estas malfacile. Sub la evoluŝtupo de moderna civilizo ja troviĝas kulturoj de primitivuloj. Se nia moderna civilizo ne estus ŝovinta siajn manifestojn tiom profunde en la regionojn de la primitivaj kulturoj, la supre nomitaj deziroj kaj revoj ne estus aperintaj tiom tro frue, tio estas: en tempo kiam la dezirantoj ankoraŭ ne finevoluis morale en sia ĝistiama kulturstadio. Ilia sopiro ja celis ne tiom al pli alta moralo aŭ religio kiom al la materiaj ĝuaĵoj de la pli alta civilizo. La ĉiutaga rigardado al la blankuloj kun iliaj multegaj materiaj mirindaĵoj estigis en primitivuloj posedsopiron tiom fortan, ke atakis ilin grava "spleno" pro ilia propra kulturo, kiu ne plu povis kontentigi ilin, kvankam ĝian moralan stadion ili tute ne superevoluis.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.