Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
7-a Ĉapitro
Ĉiuj faktoj en la naturo verŝajnigas eternan ekziston.
Se la vivo estus nur tempo limigita fenomeno, estus neeble vidi alian celon en la "evoluo", aŭ en la "leĝoj de la vivo", ol tiun: "turmenti" la "vivantajn estaĵojn". Esti superŝutita per bonaĵoj, kies ne-ekziston oni neniam spertis, kaj kiujn oni do neniam deziris, ne signifas eksterordinaran feliĉon; kaj esti ĝenata kaj ĉagrenata de amaso da maloportunaĵoj kaj suferoj, kaj ne povi esperi pliboniĝon, neniel povas esti nomata feliĉo. Ĉu en la vivo aŭ en la naturo oni iam vidis simile diablan planon kaj turmentemon? Ĉu ne montriĝas en la naturo senlima elvolvo favore al la "vivanta estaĵo"? Ĉu la organismo de ĉi tiu ne estas eĉ genie oportuna, kiam ĝi estas normala kaj sana? Ĝi posedas organojn por vidi kaj aŭdi kaj por la aliaj specoj de sentado, kaj ĝi povas per la sama organismo "pensi" kaj "kompreni". Ĉu la aranĝo de ĉiuj eroj de tiu organismo do ne celas krei bonfarton, vivoĝojon kaj feliĉon al la estaĵo? Ĉu ne estas fakto, kenur fuŝa traktado kaj el ĝi venantaj malsanoj povas difekti la organismon, la mirindan ilon por vivspertado? Ĉu la tero ne abundas de nutraĵo por la "vivantaj estaĵoj"? Ĉu ne estas tiel, ke ĉiu manko tiurilate – ke homoj suferas malsaton kaj mizeron, ke militoj furiozas kaj tiel plu – senescepte kaŭziĝas de la homa ankoraŭ malalta stadio en la "evoluo", de la ankoraŭ malmulte evoluinta altintelekto? – La odoro kaj brilaj koloroj de la someraj floroj – ĉu ili ne efikas favore al la "vivanta estaĵo"? Kaj varma vento kaj freŝiga somera pluvo, verdaj herbejoj kaj blua maro, brila sunradiado kaj arĝenta lunlumo, – ĉu ne ĉio similas karajn karesojn, al kiuj la "vivanta estajo" deziras reveni fojon post fojo por ĝui ilin? Ĉu la tera turniĝo ĉirkaŭ la suno ne estas tre oportuna al la vivaj estaĵoj? Ĉu ne kreiĝas per ĝi "semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto", mallonge dirite: ĉiuj gravaj fizikaj vivkondiĉoj?
      Kiam la organismo de la estaĵoj kaj la ĉirkaŭaj naturaj vivkondiĉoj tiom abunde favoras la "vivantajn estaĵojn", kiel tiuokaze oni volas pravigi la aserton, ke la ĉefa celo de la naturo, de Providenco, estas distondi la vivon en ĝuste tiajn pecojn, ke neniu individuo kaj neniu generacio povas ĝisvivi plenumiĝon de siaj plej fortaj deziroj pri la vivcirkonstancoj, pri la evoluo", sed devas senĉese barakti kontraŭ bezonoj kaj suferoj, kontraŭ ĝuste tiuj malbonaĵoj, el kiuj naskiĝis la deziroj kaj sopiroj? Ĉar ĝuste tia estas la situacio por la "vivantaj estaĵoj", se pravas la aserto, ke la vivo ne estas eterna, kaj ke la "vivantaj estaĵoj" havas nur tiun solan surteran vivon, kiun fizikaj okuloj povas konstati. Ĉu oni kredas, ke tia vivsituacio povus krei feliĉon kaj ĝojon pro la ekzistado, aŭ krei pentekostan brilon super la vivo?
      Ekzistado, kies ĉefa tasko estus krei en ĉiu generacio soifon, sopiron kaj avidon, kies kontentigon la koncernaj estaĵoj neniam ĝisvivus, ja estus kulmino de krudo kaj fuŝaĵo; kaj filozofio agnoskanta tian ekzistadon estas moko kaj blasfemo kontraŭ la vero, ke "la vivo ekzistas eterne".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.