Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
6-a Ĉapitro
Se la individuo ne estus senmorta, mankus ĉia logiko en ĝia ekzisto.
Al tiu respondo – ke la vivo estas eterna – oni verŝajne kontraŭdiras, ke homoj kaj bestoj, plantoj kaj ĉiuj aliaj konataj vivoformoj "mortas". Gepatroj fariĝas maljunaj, kadukiĝas kaj "mortas". Multege da herboj kaj arboj "morte" velkas kaj neniam plu revenas en la fizikan planon. Normale ĉiuj "mortas" laŭvice. Ke ĉiu devas "morti" – tio ĉi tie signifas ne plu ekzisti – ŝajnas unu el la plej agnoskataj kaj nekontesteblaj asertoj. Se la "vivo" estus "eterna", oni diras, ni ja povus vidi "mortintojn" "reviviĝi" kaj denove sin montri en fizika vesto de karno kaj sango. Sed kiu vidis tion? Kiu iam vidis, ke "formortintaj" gepatroj, amikoj aŭ konatoj duan fojon naskiĝis en la vivon? Kiu vidis la enaŭtune "velkintajn" foliojn denove fariĝi juna freŝverda foliaro? Ke post ĉiu "vintro" venas "somero", ne pruvas, ke la "morto" de "vivanta estaĵo" estas nur provizora "vintro", post kiu la estaĵo denove "vekiĝas" kiel tiu sama "vivanta estajo", kiu ĝi antaŭe estis. – Eble oni eĉ krome emfazas, ke "nove naskitaj" estaĵoj estas nepre "novaj estaĵoj", kiuj do neniam antaŭe ekzistis sur la tero. Kaj konforme al tio oni opinias certa, ke "eterno de vivo" almenaŭ ne koncernas la unuopan individuon. Individuo ja estas ido aŭ produkto de antaŭ antaj "gepatroj"; "eterno de vivo" do povas signifi nur tion, ke "vivo de gepatroj" daŭrigas la ekziston kiel "vivo de infanoj" kaj poste kiel "vivo de nepoj" kaj tiel plu. Sed, ĉu tia vivo estus "eterna"? Se la unuopa individuo ne vivus "eterne", kiu do povus sperti "eternan vivon"? Se estaĵo vivus nur kiam ĝi havas sian fizikan organismon, neniu estaĵo povus iam sperti "eternan vivon" kiel realaĵon, kaj al ĉiu restus por vivado nur la mallonga momento, en kiu ĝia fizika organismo ekzistas. Por kio utilus tia efemera ekzisto? Por kio utilus en ĝi la "evoluo"? – Kial ekzistas en la estulo forta emo kaj bezono por "evoluo"? Kial multaj estuloj kolektadas abundon da scio kaj saĝo, kaj finas tion nur ĉe la morto? De naskiĝo ĝis morto la ĉiutaga vivo de la "vivantaj estaĵoj" formas sin kiel lertigaj spertoj, – kial? Por kiu utilus tiu abundo da scio kaj lerta kapablo? La estuloj mem havos ja nenian avantaĝon el ĝi, se ili post sia "morto" ne plu ekzistas "vivantaj".
      Konsentite, ke la kolektitaj spertoj kaj scioj povas utili al la postvivantoj; sed, kial tia avantaĝo al ĉi tiuj? Kial ili ne devas mem akiri tiujn sciojn kaj spertojn en sia surtera vivo? Kial antaŭa generacio devas pene kaj sufere kolekti la spertojn, dum posta generacio povas ĝui la posedon de tiuj spertoj ne konante la malagrablaĵojn ligitajn al nescio kaj mallerto? Kial antaŭaj generacioj devas prizorgi la malfacilan kultur- kaj semlaboron kaj neniam mem ĝui la rikolton? Kaj kial devas tiu rikolto transiri al posteuloj, kiuj pro tio evitas la personajn suferon kaj streĉan penon, per kiuj la antaŭaj generacioj devis pagi por la rikolto? Kial devas nuntempa estulo, kiu ĉe la naskiĝo venas en la modernan civilizon, frandi la multajn komfortojn, kiujn ebligas bonaj litoj kun molaj kusenoj, praktikaj maŝinoj transprenintaj la streĉan krudan laboron, agrablaj vojaĝeblecoj per lokomotivoj kaj aŭtomobiloj, per miltunaj ŝipegoj kaj miraklaj flugmaŝinoj, kaj entute la multegaj eltrovaĵoj kiel elektra lumo kaj telefono, radioaparatoj kaj kino teatroj kaj tiel plu? Kial devas "sola kaj ununura vivo" de nuntempa homo esti dotita per tiaj bonaĵoj? Kaj kial ili ne devis faciligi la "solan kaj ununuran vivon" de la prahomo, la Cro-Magnon-ulo aŭ la Neandertal-ulo? Se ĉi tiu povis esti kontenta kaj feliĉa en sia primitiva situacio, kial do nuntempa homo ne povus kontentiĝi en similaj cirkonstancoj? Kaj se la prahomo en sia primitiveco ne estis kontenta kaj feliĉa, ĉu tiam povus utili al li, ke al postaj generacioj fariĝis pli agrable? Ĝenerale, al kiuj utilas "evoluo" aŭ "pliboniĝo de vivcirkonstancoj", se tiuj, kiuj deziras kaj preparas la "pliboniĝon", "mortas" kaj tiel dum sia vivo spertas nur la "malhavon"? La postaj generacioj ja ricevas la "pliboniĝon" donace ĉe la naskiĝo, ili do neniam sentis la menciitan malhavon, kaj tial ili ankaŭ neniam deziris "pliboniĝon".
      Se la estulo vivas nur unu surteran vivon, sekvas el la "evoluo", el la "leĝoj de la vivo", ke neniu generacio povas esti feliĉa. Ĉiu unuopa generacio ja ricevas pro la "evoluo" tutan serion da bonaĵoj, kiujn ĝi neniam deziris, ĉar ĝi ja ne antaŭe ekzistis kaj tial neniam havis okazon por senti bezonon pri ili. Kaj aliflanke ĉiu generacio suferas bezonon de multaj aliaj bonaĵoj, kies akiron ĝi tamen neniam povas ĝui, ĉar la neevitebla "morto" malebligas tion. Estuloj sentantaj bezonon, kaj per tio deziron, do neniam spertas respondan kontentigon, kaj aliflanke ili ricevas amason da avantaĝoj, kiujn ili neniam deziris. – Kie do estas la logiko en la "evoluo", en la "leĝoj de la vivo", se la unuopa individuo ne vivas eterne?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.